Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 octobre 2023 4 05 /10 /octobre /2023 20:13

05/10/2023

Miloj da virinoj kolektiĝis ĉi-merkrede 4an de oktobro en Jerusalemo, kaj poste sur la bordoj de la Nigra Maro, en okupaciata Cisjordanio, por aŭdigi sian voĉon kaj alvoki la israelajn kaj palestinajn estrojn, ke ili metu finon al la konflikto, kiu kontraŭstarigas ambaŭ popolojn.

De preskaŭ dek jaroj, ili manenmane paŝas por la paco, por denunci la okupacion, la militojn kaj la maljustecon. Protektitaj de la suno per blankaj ombreloj, pluraj miloj da Palestinaninoj kaj Israelaninoj retroviĝis ĉi-merkrede en Jerusalemo.           

« Nia unua marŝo okazis en 2014, kiam Israleo lanĉis militon kontraŭ Gazao. Kun Israelaninoj, ni tiam diris stop.  Ni ne volas sperti militon ĉiujn duajn jarojn. Ĉiufoje, homoj mortas por nenio. Kaj fine plej suferas la virinoj kaj la infanoj », denuncas Huda Abu Arqub, regiona direktorino de la Alianco por la paco en Mezoriento (Allmep). Tiu organizaĵo superrigardas ambaŭ organizaĵojn, kiuj iniciatis la eventon: la israela movado Women Wage Peace (virinoj laborantaj por la paco) kaj la palestina asocio Women of the Sun (la virinoj de la suno).

 

Virinoj el la  tuta mondo

Inter la marŝantinoj estas ankaŭ marŝantoj. « La viroj ja kulpas pri la militoj, ĉu ne ? » demandas Dubi Schwartz, israela judo ĉe la mikrofono de korespondanto en Jerusalemo, Sami Boukhelifa. « Ĉu ne necesus nun lasi la lokon al la virinoj ? ». De jaroj, li aktivas ene de la israela socio, por komprenigi iun aferon al siaj samnacianoj : « La okupacio, estas ja la problemo de la israela demokratio ».   

Ĉi-jare, virinoj venintaj de la tuta mondo paŝadis flanke de la Palestinaninoj kaj Israelaninoj. « Ni ne naskas soldatojn, ni naskas liberajn virojn kaj virinojn, ekdiras Fariba Razavi, franca-irananino. Tio, kion ni deziras oferi al ili, estas vivo plena je espero. Estonto. Mi vidas ĉie, aliloke, en Irano, en ĉiuj landoj, movadojn de virinoj solidaraj por la estontaj generacioj. Kaj ĉio ĉi varmigas mian koron ». Inter la marŝantinoj troviĝas interalie Rusino, Ukrainino, Afganino, Ujgurino. Tio estas engaĝiĝo por la paco, ĉi tie kaj en ilia lando.            

Poste, la manifestaciantinoj iris konvoje al la Morta maro, kie ili estis kunigitaj de aliaj aktivulinoj.

Tridek jarojn post la israela-palestinaj interkonsentoj de Oslo (septembro 1993) la pac-procezo en Proksima Oriento pli ol iam aperas stagnanta. Ne malpli ol 243 Palestinanoj kaj 32 Israelanoj estis mortigitaj de post la jarkomenco en perfortoj ligitaj al la konflikto.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }