Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 janvier 2023 2 24 /01 /janvier /2023 22:43

24/01/2023

Moskvanoj plu defias la minacon de aresto por deponi florojn ĉe improvizita memormonumento, omaĝe al la viktimoj de misilatako kontraŭ la ukraina urbo Dnipro, konstatis lundon ĵurnalistoj de la franca Novaĵagentejo AFP.

La maloftaj kritikoj esprimitaj kontraŭ la rusia milita kampanjo en Ukrainio, kiu daŭras de preskaŭ jaro, enskribiĝas kadre de tre strikta leĝaro, kiu fakte malpermesas ĉian denuncon de la bataloj.

Laŭ la ukrainaj aŭtoritatoj, almenaŭ 46 personoj estis mortigitaj fare de rusia atako kontraŭ rezida konstruaĵo en Dnipro pasintsemajne, unu el la plej ĝisnunaj mortigaj atakoj de la rusia milita kampanjo.

Floroj kaj infanludiloj jam estis plurfoje demetitaj piede de la statuo de la ukraina poetino Lesja Ukrajinka en Moskvo, kaj la lokaj loĝantoj plu omaĝas ŝin.

« Kiel mi povus esprimi tion, kion mi spertas fronte al tiu tragedio ? Mi volas esprimi mian simpation kaj kondolenci la personojn, kiuj nun suferas », deklaris Elena Ivanova, matematikistino.

« Alia opcio ne ekzistas. Tio estas la sola maniero protesti », deklaris lundon tiu virino 63-jara, kiu deponis florojn antaŭ la memormonumento.

OVD Info, rusia asocio pri defendo de Homaj rajtoj, kiu observas la policon de la lando, mencias, ke ĉirkaŭ kvin personoj estis arestitaj ĉe la moskva memormonumento.

Laŭ la asocio, de post pasinta februaro preskaŭ 20 000 personoj estis arestitaj, ĉar ili protestis kontraŭ la konflikto.

La gvidisto Alexander Voloŝin, aĝa 40 jarojn staris silente antaŭ la memormonumento dum pluraj minutoj, demetinte sian ĉapelon.  

Ekde kiam li vidis la fotojn de la memormonumento cirkulantajn en la reto, li hastis veni por « vidi per siaj propraj okuloj, ke la Moskvanoj simpatias, spertas empation, ke ekzistas memormonumento dediĉita al la viktimoj en Ukrainio, kaj ke simpatio por ili esprimiĝas », li diris.

« Mi havas multajn amikojn en Ukrainio, parencojn, kaj retajn amikojn », li deklaris.

« Kaj tre gravas por ili scii, ke ekzistas simpatio, kaj protesto kontraŭ tiu koŝmaro ».

Kostjantinikvahttps://www.youtube.com/watch?v=gAP_7MA6DiI

Lutsko: https://www.youtube.com/watch?v=6-9RX62jJtg

Ĉernihivo: https://www.youtube.com/watch?v=xYM77edEC3U

Potrovsko: https://www.youtube.com/watch?v=4Nv2ooiZ-Us

Lvivo: https://www.youtube.com/watch?v=TDeEtJunXCA

Novoselorsko: https://www.youtube.com/watch?v=vGeZeIWUUVw

Soledar: https://www.youtube.com/watch?v=jlTXjAnkXVw

Marinka: https://www.youtube.com/watch?v=wkNzORrFb34

Mariupolo: https://www.youtube.com/watch?v=EDJVeO_Mw0g

Ĥarkivo: https://www.youtube.com/watch?v=OU7XxH0zrfE

Baĥmut: https://www.youtube.com/watch?v=Kk9vX8u-5bo

Kramatorsko: https://www.youtube.com/watch?v=a23vIWcLyoY

Irpin: https://www.youtube.com/watch?v=K_SBq7ua4jY

Buĉa: https://www.youtube.com/watch?v=1v_uFqbRVbg

Borodjanko: https://www.youtube.com/watch?v=ikYiDbqyaIk

Vinico: https://www.youtube.com/watch?v=FSLK0K6Q2go

Kremenĉuko: https://www.youtube.com/watch?v=Gtoy9Pm_5pg

Ĉasiv Jar: https://www.youtube.com/watch?v=Zu8lXReC9wo

Kijivo: https://www.youtube.com/watch?v=s6lz-ECZZIQ

Druĵkivka: https://www.youtube.com/watch?v=O8abpPNffbo

Horenko: https://w:ww.youtube.com/watch?v=iC33QknUeLE

Oĥtirka: https://www.youtube.com/watch?v=KkHIxpcXpEU

Ĉernihivo: https://www.youtube.com/watch?v=zkKRJ8c-8Po

Avdijikva: https://www.youtube.com/shorts/yyKq9UDU9aE

Vouhledar: https://www.youtube.com/watch?v=K_KdKFrKZsg

Stojanko: https://www.youtube.com/watch?v=0oU8_INDflE

Avdijiva: https://www.youtube.com/shorts/g_ZeN9BFrDU

Zaporiĵo: https://www.youtube.com/watch?v=Dj3pftztdlY

Slovjancko: https://www.youtube.com/watch?v=lGUzyj5hXh8

Mariupolo, Kijivo, Borodjanko, Ĥarkivo: https://www.youtube.com/watch?v=kT6pV4rK5Gk

Umanjo: https://www.youtube.com/watch?v=kJzC6DKsrQk

Krivij-Riho: https://www.youtube.com/watch?v=SkDcO1D6l5w

Orikivo: https://www.youtube.com/watch?v=HzHIW3tPJKI

Kramatorsko: https://www.youtube.com/watch?v=I9NBMEwk8PI

Bilozerko: https://www.youtube.com/watch?v=8Phw-QvQ-EU

La Kremlo dementis, ke ĝi frapas rezidajn areojn en Ukrainio.

17/01/2022

Milito en Ukrainio:  Almenaŭ 44 mortintoj kaj 29 vunditoj post la rusia aerfrapo kontraŭ Dnipro, la priserĉoj estas interrompitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/milito-en-ukrainio-almenau-44-mortintoj-kaj-29-vunditoj-post-la-rusia-aerfrapo-kontrau-dnipro-la-prisercoj-estas-interrompitaj.html

09/07/2022

Rusio: opozicianto estis kondamnita je sep jaroj da malliberejo, ĉar li denuncis la ofensivon kontraŭ Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/07/rusio-opozicianto-estis-kondamnita-je-sep-jaroj-da-malliberejo-car-li-denuncis-la-ofensivon-kontrau-ukrainio.html

13/01/2022

Sesfoje en 2023, la rusiaj fervojoj estis celo de saboto: « Tiu lando estas nia, ne tiu de Putin »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/sesfoje-en-2023-la-rusiaj-fervojoj-estis-celo-de-saboto-tiu-lando-estas-nia-ne-tiu-de-putin.html

 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }