13/10/2021
Defendante la individuajn liberecojn, la kontraŭvakcina movado ŝanĝis sian karakteron kaj logas la usonan dekstrularon. La magazino Newsweek maltrankviliĝas pro la konsekvencoj por la publika sano de la aranĝoj deciditaj tiujn lastajn monatojn fare de pluraj konservativaj Ŝtatoj .
Kien iros la movado kontraŭ la vakcino en Usono ? La 15an de oktobro, Newsweek afiŝas desegnaĵon frontpaĝe, kiu reprezentas bruligitan mapon pri vakcinado. Evidentas, ke la movado ricevas sukceson : nun preskaŭ 22% el la Usonanoj sin deklaras « kontraŭvakcinuloj », laŭ studaĵo kondukita de pluraj usonaj universitatoj, kaj citita de la semajna magazino.
Kvankam la movado estis longtempe la afero de membroj de religiaj sektoj kaj de « kelkaj maldekstraj aktivuloj, kiuj serĉas eksplikon pri la kreskanta nombro de kazoj de aŭtismo », plej alarma estas, ke ĝi fariĝis libertarianisma fenomeno, kiu vastigas sian politikan influadon, « ĉefe ĉe la dekstrularo », analizas Newsweek.
Dum la lasta 9a de septembro, la usona prezidento Joe Biden anoncis serion de vakcinaj devigoj kontraŭ la Kovim-19 koncerne preskaŭ 100 milionojn da Usonanoj – inter kiuj la sanprofesiuloj dungitaj en federalaj establaĵoj kaj en la entreprenoj je pli ol 100 salajruloj -, stariĝis en kelkaj konservativaj Ŝtatoj, opoziciaj iniciativoj, kiuj denuncis « ofendon al la individua libereco », .
Ĉu reintensiĝo de la mumpso kaj variolo ?
La 11an de oktobro, Teksaso tiel malpermesis la vakcinajn devigojn en la entreprenoj. En Minesoto, la konservativa grupo "Action 4 Liberty" admonis respublikan kandidaton ĉe posteno de guberniestro, kiu rifuzis subskribi ĝian alvokon pri rifuzo de la vakcinaj devigoj.
Eĉ pli maltrankvila, lastan someron la sanservoj de Teneso ordonis ĉesigi « agojn pri anticipaj atentigoj koncerne la kutimajn vakcinojn », raportas la magazino.
En Usono, la devigoj pri vakcinado, kiuj okazas precipe kiam la gepatroj deziras enskribiĝi siajn gefilojn en varbejojn aŭ lernejojn, estis ĝis antaŭnelonge « relative malmulte kontestitaj » memorigas tamen Newsweek.
La 50 usonaj Ŝtatoj adoptis tiajn devigojn, eĉ se 44 el ili permesas nesubmetiĝon pro religiaj kialoj aŭ « personaj konvinkoj ».
La semajna magazino ankaŭ diskonigas la zorgojn de pluraj medicinaj spertuloj, kiuj timas, ke tiuj iniciativoj deciditaj de kelkaj konservativaj Ŝtatoj povus « ne nur paralizi la klopodojn faritajn por elradiki la Kovim-19 », sed ankaŭ estigi « reintensiĝon de malsanoj delonge venkitaj, kiel mumpso, kokluŝo kaj variolo ».
11/09/2021
La germana ekstremdekstro estas plivigligitaj de la manifestacioj kontraŭ la sanitaraj striktigoj
08/04/2020
Kronviruso en Usono: la Afrik-usonanoj estas severe trafitaj de la pandemio