Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2020 3 08 /04 /avril /2020 20:44
[STEPHANIE KEITH / GETTY IMAGES NORTH AMERICA / Getty Images via AFP]

08/04/2020

Pli ol 383 000 personoj estis trafitaj de la kronviruso en Usono, kie 12 000 personoj jam mortis. Same kiel ĉie aliloke, la plej tuŝitaj estas la maljunuloj. Sed la nigrula komunumo estas pli grave frapitaj ol la aliaj membroj de la loĝantaro.

La Ŝtato Novjorko, plej grava usona fonto de la epidemio, ne publikigas statistikojn koncerne tion, kion la usonanoj nomas «raso» kaj etno (Niguloj, blankuloj, Azianoj, Hispanoj…), konsistaĵo, kiu kutime apartenas al la statistiko en Usono por ĉiuj fakoj, ekonomia, eduka kaj sana, kaj aperas sur la formularo pri popolnombrado.

Sed aliaj jurisdikcioj elektis publikigi ciferojn, kiuj estas alarmaj: en Ilinojo, la Nigruloj reprezentas 14% el la loĝantaro sed 42% el la mortintoj pro la epidemio. En Ĉikago, ili reprezentas 72% el la mortintoj, kvankam ili estas malpli ol triono el la loĝantoj: «malegalecoj, kiuj ŝokas», diris la urbestro de la urbo, Lori Lightfoot.

 

La Nigruloj estas super-reprezentitaj inter la viktimoj 

En Vaŝingtono, 13 el la 22 mortinoj estis Nigruloj. «Mi timegas la misproporcian efikon, kion havos tiu viruso kontraŭ la Afrik-usonanoj», diris ĉi-marde la urbestro de la usona ĉefurbo, Muriel Bowser, en la televidkanalo MSNBC. En norda Karolino, 31% el la mortintoj estis Nigruloj, kontraŭ 22% el la tuta loĝantaro. En Luiziano, kie troviĝas Nov-Orleano, la misproporcio estas ankoraŭ pli ampleksa: 33% el la loĝantoj estas Nigruloj, sed 70% el la mortintoj estas Nigruloj.

Nacinivelaj datumoj ne ekzistas, sed la Nigruloj estas super-reprezentitaj inter la viktimoj de la pandemio. La eksplikoj estas multaj: la Afrik-usonanoj vivas ĝenerale en la urbo-centro, en pli densaj zonoj, multnombraj el ili laboras en submetitaj profesioj, aparte en la sektoro de la servoj, kaj malmulte el ili povas labori hejme, raportas Anne Corpet, korespondantino en Vaŝingtono.  

 

Pli granda malriĉeco kaj malbona alirebleco al kuracado 

Pro pli granda malriĉeco kaj malbona alirebleco al kuracado, ilia ĝenerala sanstato estas malpli bona ol tiu de la Blankuloj. La Afrik-usonanoj pli suferas diabeton, astmon, korajn kaj pulmajn problemojn ol la aliaj kategorioj de la loĝantaro, kio malfortigas ilin fronte al la viruso.

«Ni scias, ke la Nigruloj pli suferas pri diabeto, koraj kaj pulmaj malsanoj», diris mardon la ĉef-kuracisto de Usono, Jerome Adams en la televidkanalo CBS. Bedaŭrinde, tiuj malsanoj plialtigas la riskon de komplikaĵoj dum la Covid-19 malsano; la ĉinaj kaj eŭropaj spertoj montris tion.

Jerome Adams, kiu estas Nigrulo, parolis pri siaj propraj sanaj malfacilaĵoj por ilustri la problemon, kiu afekcias sian komunumon. «Tion mi jam diris, mi suferas hipertension. Mi havas kormalsanon kaj jam pasis semajnon en intensa medicino pro kora problemo. Mi suferas astmon kaj glikozan maltoleremon. Mi simbolas, kion signifas kreski malriĉulo kaj nigrulo en Usono». Fine, la pandemio nur intensigas la neegalecojn jam ekzistantajn en Usono.     

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }