Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 septembre 2021 6 11 /09 /septembre /2021 21:40

11/09/2021

En Germanio, la manifestacioj kontraŭ surhavo de maskoj kaj kontraŭ la vakcinoj stimulis kelkajn ekstremdekstrajn grupetojn, laŭ parlamentaj raportoj. La kaŭzo de tio estas la ekzisto de « ia simileco inter ilia ideologio kaj diversaj komplotismaj teorioj ».

« La « Reichsbürger » [« civitanoj de la Imperio »] estas pli kaj pli multnombraj, kaj la registaro identigis unu el la kaŭzoj de tiu elano : la manifestacioj kontraŭ la sanitaraj aranĝoj », certigas Welt, post la publikigo de parlamenta enketo kondukita de la Verduloj pri la temo.

Tiu ekstremdekstra grupo, kiu kontraŭas la Fundamentan Leĝon kaj la juran sistemon de la germana Respubliko, enkalkulis en 2020 ĉirkaŭ 20 000 membrojn – « t.e 1 000 pliaj, kompare kun la antaŭa jaro ».        

Ankaŭ aliaj grupetoj sukcesis rekrutigi novajn partizanojn.

Laŭ la konservativa ĵurnalo, la aranĝoj deciditaj de la registaro por reteni la pandemion de Kovim-19 « kaŭzis revigliĝon kaj plian aktivecon en kelkaj partoj de la medioj "Reichsbürger" kaj "Selbstverwalter». Almenaŭ 33 perfortaj incidentoj okazis kontraŭ policistoj, kaj atencoj kontraŭ la publika ordo estis registritaj dum la manifestacioj kontraŭ la sanitaraj restriktoj.

 

Ligoj kun la movado Querdenker (kovimoskeptikuloj)

« En Berlino, pli ol 60 policistoj estis vunditaj komence de aŭgusto dum interpuŝiĝadoj kun la movado de la Querdenker », aldonas la berlina ĵurnalo, reference al la kovimoskeptikulaj aktivuloj, kiuj adoptis la nomon « liberaj pensuloj ».

La raporto de la Bundestag eksplikas :

« La membroj de la ekstremdekstraj movadoj profitas pri ia simileco inter sia ideologio kaj diversaj komplotismaj teorioj ».

Tiel, la "Reichsbürger" estas bone akceptitaj de la kontraŭ-maskaj kaj kontraŭ-vakcinaj aktivuloj aŭ la germana komplotisma medio.

« Ili kaptis la okazon enmiksiĝi en la movadon de la Querdenke por disvastigi siajn ekstremdekstrajn ideojn kaj sian kontestadon de la legitimeco de la Ŝtato », eksplikas la ekologiisma deputitino Irene Mihalic, unu el la aŭtoroj de la raporto.

« Se ni ne atentu, la situacio povus vere fariĝi problema por la nacia sekureco ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }