27/04/2020
En la perua rezervejo "Madre de Dios", folioj de bananujo estas uzataj kiel maskoj. La indiĝenoj vivas en izolita regiono, kaj ricevas nenian helpon por lukti kontraŭ la kronvirusa pandemio.
Aparte vundeblaj, ili timas kaj sin sentas forlasitaj. Ili denuncas diskriminacion kompare kun la urbanoj. Ili do elturniĝas por protekti sin.
«Ni apartenas al la indiĝena komunumo El Pilar. Ni decidis fermi la pordojn de nia vilaĝo por malhelpi iun ajn eniri kaj kunporti tiun viruson, kiu trafas la tutan mondon», diras virino.
«Sinjoro la respublika prezidento, mi petas de vi pripensi ĉiujn studentojn devenantajn de indiĝenaj komunumoj, kiuj ne havas aliron al Interreto», aldonas alia.
Pluraj indiĝenaj gvidantoj petis internacian helpon fronte al la manko de strukturoj, interalie medicinaj, kiuj igas ilin vundeblaj je la nova kronviruso. Ili alarmis pri risko de «etnocido», timante la malaperon de siaj komunumoj.
Dum kuna video-konferenco kun "Internacia Amnestio", tiuj indiĝenaj gvidantoj bedaŭras la malmultan helpon konsentitan de la regionaj registaroj, spite la disvastiĝon de la Covid-19. Ili memorigis la prekarajn sanitarajn kondiĉojn, al kiuj estas submetitaj tiuj loĝantaroj.
«En niaj komunumoj, ni havas nek kuracistojn, nek preventajn materialojn fronte al tiu pandemio (...), ni ne havas nutradan subtenon», denuncis José Gregorio Diaz Mirabal, aktivulo en la Kunordigado de la indiĝenaj organizaĵoj de la amazonia baseno (Coica).
Laŭ la "Coica", kiu reprezentas indiĝenojn de la naŭ landoj, kiuj kovras parte la plej grandan tropikan arbaron de la mondo (Brazilo, Kolombio, Peruo, Ekvadoro, Venezuelo, Surinamo, Gujano, Franca Gviano), ĝenerala registrado pri kazoj de kontaĝo ne ekzistas por la indiĝenoj.
La "Coica" ankaŭ akuzas la kontraŭleĝajn minajn kaj arbarajn ekspluatistojn, kiuj profitas la trudizoliĝon por agadi en plena «nepuniteco», kaj submetas la komunumojn al la kontaĝo.