26/09/2021
La NeRegistara Organizaĵo "Internacia Amnestio" akuzis merkredon la farmaciajn societojn, kiuj produktas la vakcinojn, ke ili nutras « senprecedencan krizon pri homaj rajtoj ». Ĝi postulas donadon de du miliardoj da dozoj al la malriĉaj landoj.
En raporto nomata « duobla dozo de neegaleco : la farmaciaj societoj kaj la krizo de vakcinoj kontraŭ la Kovim-19 », la NRO asertas, ke plejparte inter ili ne prioritatigas la plej malriĉajn landojn.
Tiu publikigaĵo intervenas, dum monda pintkunveno pri la vakcinoj estas antaŭvidita venontan merkredon. La usona prezidento Joe Biden promesis anoncon pri pliaj engaĝiĝoj por la vakcinoj de la malplej evoluigaj landoj.
« Intenca blokado »
« Vakcini la tutan mondon estas la sola vojo por eliri el la krizo. Ni devus saluti kiel heroojn tiujn entreprenojn, kiuj kreis tiujn vakcinojn tiel rapide », deklaris la ĝenerala sekretariino de Amnestio, Agnès Callamard. « Anstataŭ tio, por ilia honto kaj nia kolektiva ĉagreno, la intenca blokado de la transdonado de scioj fare de la farmacia industrio kaj ĝiaj klopodoj favore al la riĉaj landoj kaŭzis tute prognozeblan kaj tute detruigan mankon de vakcinoj por multaj aliaj ».
La NRO analizis la politikon de AstraZeneca, Pfizer, BioNTech, Moderna, Johnson & Johnson kaj Novavax - kies vakcino ne ankoraŭ estis aprobita – koncerne la homajn rajtojn, la prezojn, la intelektan proprieton, la dividon de scioj kaj teknologio, atribuon de dozoj kaj travideblecon. Ĝi konkludis, ke « je diversaj gradoj, la ses disvolvintoj de la vakcinoj ne respektis siajn respondecojn koncerne homajn rajtojn ».
0,3 % el ĉiuj dozoj estis atribuitaj al malriĉaj landoj
El 5,76 miliardoj da dozoj injektitaj, nur 0,3 % okazis en la landoj je « malfortaj » enspezoj, 79% estis atribuitaj al landoj je « averaĝaj-superaj » kaj « altaj » enspezoj, substrekas la NRO.
Pfizer, BioNTech kaj Moderna eltiros profitojn, kiuj atingos sumon de 130 miliardoj da dolaroj antaŭ la fino de la jaro 2022, laŭ Amnestio, laŭ kiu, « la profitoj neniam devus superi la vivojn ».
La NRO alvokas entreprenojn kaj registarojn « ŝanĝi sian politikon » por liveri du miliardojn da vakcinoj al la landoj je malaltaj kaj averaĝaj enspezoj.
Angla :
Franca :
13/07/2021
Ugando : « Ni havas la monon, sed ne povas akiri vakcinojn »
27/01/2021
Monda Ekonomia Forumo: la sud-afrika prezidento forte kritikas la riĉajn landojn, kiuj akaparas la vakcinojn kontraŭ la Covid-19