19/08/2021
Ĝis nun, malpli ol 2% el la afrika loĝantaro estas plene vakcinitaj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).
NROj denuncas la eksportadon de vakcinoj kontraŭ la Kovim-19 de Sud-Afriko al la « riĉaj » Eŭropo kaj Usono, dum malpli ol 2% el la 1,3 miliardo da Afrikanoj estas ĝis nun vakcinitaj.
Johnson & Johnson « deturnas la dozojn de tiuj, kiuj vere bezonas ilin al la plej riĉaj landoj de la planedo », deklaris Fatima Hassan, aktivulino ĉe la sud-afrika NRO Health Justice Initiative, kiu denuncas « vakcinan apartigon » kaj « koloniisman » politikon ».
Eksportado
Dozoj de la usona entrepreno estas kunmetitaj kaj enskatoligitaj en Sud-Afriko fare de la farmacia giganto Aspen en Gqeberha (eksa Port Elizabeth), sude de la lando. « Milionoj da dozoj » da vakcinoj kontraŭ la Kovim estas produktitaj en tiu unua uzino situanta en Afriko. Mardon 17an de aŭgusto, pluraj NROj raportis en komunikaĵo, ke de marto, tiu produktado estas eksportitaj al Eŭropo kaj Usono.
« La estroj de la farmaciaj entreprenoj kaptas la okazon por enkasigi monon, ignorante la mortintojn en Afriko », asertas Mohga Kamal-Yanni de la People's Vaccine Alliance citita en la komunikaĵo. La prioritato estas sisteme donita « al la Eŭropanoj kaj Nord-amerikanoj malprofite al la Afrikanoj », emfazas la doktoro Matthew Kavanagh, kiu laboras en la Instituto pri sanrajto ĉe la Usona Universitato de Georgetown.
Intelekta propraĵo
Sud-Afriko estis la ĉefrolulo en la lukto por provizora ĉesigo de la Intelekta propraĵo de la vakcinoj kontraŭ la Kovim, kaj surloka produktado de vakcinoj je kiel eble malplej alta kosto.
Ĝia prezidento Cyril Ramaphosa plurfoje denuncis publike la neegalecon en la aliro al la dozoj, precipe por la afrikaj landoj.
Substrekante « gravan etapon » en la historio de Afriko, Aspen anoncis fine de julio la liveron de la unuaj dozoj fabrikitaj surloke. La entrepreno antaŭe anoncis en komunikaĵo, ke vakcinoj estos ankaŭ liveritaj al EU « kaj al aliaj fremdaj merkatoj ».
Ĝis nun, malpli ol 2% el la afrika loĝantaro estas plene vakcinitaj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Afriko enkalkulas pli ol 7,3 milionojn da kazoj kaj 185 000 mortintojn.
18/08/2021
Gvadelupo : la selekto de la pacientoj trafitaj de la Kovim-19 por akcepto en intensflego okazas nun ekde 50-jaraĝa