Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2021 2 20 /04 /avril /2021 21:08

20/04/2021

«La internacia komunumo faru pli por solvi la tragedion, kiun reprezentas la vakcina malegaleco», opiniis la aktivulino por la klimato.

La fondaĵo Greta Thunberg pagos 100 000 eŭrojn al la sistemo de disdonado de vakcinoj kontraŭ la Covid-19 (Kovim-19 en la Esperanta lingvo) nomata Covax.

La sumo, kio estos pagita al la fondaĵo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) celos «aĉeti vakcinojn kontraŭ la Kovim-19, kadre de la monda strebo al justa aliro al la vakcinoj por la plej vundeblaj personoj», anoncis la instituto, lundon 19an de aprilo.

«La internacia komunumo faru pli por solvi la tragedion, kiun reprezentas la vakcina malegaleco», opiniis la junulino, dum gazetkunveno kun la ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus. «Ni havas disponeblajn rimedojn por alĝustigi la enorman malekvilibron, kiu tutmonde ekzistas hodiaŭ en la lukto kontraŭ la Kovim-19. Same kiel en la lukto kontraŭ la  klimata ŝanĝiĝo, ni unue helpu la plej vundeblajn», substrekis Greta Thunberg.

 

Greta Thunberg ne deziras «vakcinan strikon» 

La junulino fariĝis simbolo en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, post kiam ŝi tutsola okazigis strikmovadon en la lernejoj por denunci tion, kion ŝi rigardas kiel neagadon de la Ŝtatoj. Ŝi tamen ne rekomendas al la junuloj fari la samon por devigi sian registaron disdividi la vakcinojn kun la plej malriĉaj. «Tio estus eraro peti individuajn agojn (...), kaj instigi ilin ne vakciniĝi sendus malbonan mesaĝon», substrekis la junulino.

Nun, la sistemo Covax malfacile funkcias, interalie ĉar Barato blokis la eksportojn de la vakcino "AstraZeneca" fabrikita sur sia teritorio, sed ankaŭ ĉar la riĉaj landoj preferas provizi sin rekte, prefere al uzado de la sistemo Covax.             

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }