Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 avril 2020 6 04 /04 /avril /2020 14:58

04/04/2020

Bildo: «Pro la infektaj eleksteraj malsanoj, la sanitara situacio de la indiĝenaj popoloj jam estas malbona pro ilia alta kvanto kaj la tre malbona sanservo. La kronviruso eĉ pligravigus tiun situacion», deklaris la antropologino Beatriz Huertas. La indiĝenaj popoloj estas unu el la plej vundeblaj grupoj koncerne la Covid-19. 

«La protektado de la indiĝenaj teroj en la tuta mondo estas esenca por eviti, ke miloj da indiĝenaj personoj mortu pro la kronviruso», deklaris Survival International, pasintan vendredon 3an de aprilo. «La brazila prezidento Bolsonaro aktive instigas la fundamentismajn misiistojn interrilati kun la ne-kontaktitaj amazoniaj popoloj, kiuj mankas je imuna rezistado fronte al la eksteraj malsanoj», denuncis la organizaĵo pri defendo de la indiĝenaj popoloj. Krome, multaj popoloj de Brazilo spertas invadon de siaj teritorioj fare de oresploristoj, bredistoj kaj arbohakistoj.

La brazila indiĝena gvidantino Celia Xakriaba deklaris al "Survival": «Ni estas aparte maltrankvilaj pri la sorto de la ne-kontaktitaj popoloj, ĉar la kronviruso povus kaŭzi ekstermon de tiuj popoloj. Ni konscias, ke la pandemio estas krizo por la tuta homaro, ke la Brazilanoj ne estos tute ekstermitaj. Tamen por ni, indiĝenaj popoloj, ĝi reprezentas veran minacon de ekstermo».

Laŭ la responsulino pri la kampajno por la ne-kontaktitaj popoloj de "Survival International", Sarah Shenker, «krom la ne-kontaktitaj popoloj, la pandemio estas aparte maltrankviliga por multaj aliaj indiĝenaj popoloj pro iliaj komunumaj vivkutimoj, kio povus faciligi ĝian disvastiĝon en la komunumoj, kaj pro tio, ke en kelkaj kazoj, ili loĝas malproksime de la malsanulejoj. La prezidento Bolsonaro ankaŭ reduktis la buĝeton de la indiĝena sanservo, kiu havos gravan rolon en la venontaj monatoj. Tiuj buĝetaj detranĉoj estu urĝege nuligitaj kaj kompleta servo estu disponigita al la indiĝenaj personoj, kiuj bezonas ĝin».

Multaj indiĝenaj komunumoj en la tuta mondo kvarantenigis sin en siaj arbaroj (kiel la Orang Rimba en Indonezio kaj la vilaĝoj adivasi en Hindio) aŭ fermas siajn teritoriojn al la fremduloj dum la pandemio, ĉar la registaroj montriĝis nekapablaj aŭ malmute emaj protekti iliajn teritoriojn kontraŭ la entrudiĝoj.    

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }