«La internacia komunumo faru pli por solvi la tragedion, kiun reprezentas la vakcina malegaleco», opiniis la aktivulino por la klimato.
La fondaĵo Greta Thunberg pagos 100 000 eŭrojn al la sistemo de disdonado de vakcinoj kontraŭ la Covid-19 (Kovim-19 en la Esperanta lingvo) nomata Covax.
La sumo, kio estos pagita al la fondaĵo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) celos «aĉeti vakcinojn kontraŭ la Kovim-19, kadre de la monda strebo al justa aliro al la vakcinoj por la plej vundeblaj personoj», anoncis la instituto, lundon 19an de aprilo.
«La internacia komunumo faru pli por solvi la tragedion, kiun reprezentas la vakcina malegaleco», opiniis la junulino, dum gazetkunveno kun la ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus. «Ni havas disponeblajn rimedojn por alĝustigi la enorman malekvilibron, kiu tutmonde ekzistas hodiaŭ en la lukto kontraŭ la Kovim-19. Same kiel en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, ni unue helpu la plej vundeblajn», substrekis Greta Thunberg.
Greta Thunberg ne deziras «vakcinan strikon»
La junulino fariĝis simbolo en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, post kiam ŝi tutsola okazigis strikmovadon en la lernejoj por denunci tion, kion ŝi rigardas kiel neagadon de la Ŝtatoj. Ŝi tamen ne rekomendas al la junuloj fari la samon por devigi sian registaron disdividi la vakcinojn kun la plej malriĉaj. «Tio estus eraro peti individuajn agojn (...), kaj instigi ilin ne vakciniĝi sendus malbonan mesaĝon», substrekis la junulino.
Nun, la sistemo Covax malfacile funkcias, interalie ĉar Barato blokis la eksportojn de la vakcino "AstraZeneca" fabrikita sur sia teritorio, sed ankaŭ ĉar la riĉaj landoj preferas provizi sin rekte, prefere al uzado de la sistemo Covax.
Dum la Monda Ekonomia Forumo de davoso, Cyril Ramaphosa atentigis kontraŭ ĉia naciismo en la strategioj pri akiro de la vakcino.
«La riĉaj landoj aĉetis tre grandajn kvantojn da vakcinoj. Kelkaj, kvaroble pli ol bezonate», bedaŭris la sud-afrika prezidento, kies lando plej suferas de la epidemio de Covid en la kontinento, kun pli ol 1,4 miliono da kazoj kaj 41 000 mortintoj.
Dum la vakcina kampanjo komenciĝis en la mondo, Sud-Afriko plu atendas siajn unuajn vakcinojn.
1,5 miliono da dozoj estis aĉetitaj ĉe barata produktisto, kaj ŝajne estos liveritaj post kelkaj tagoj. Tio apenaŭ sufiĉas por vakcini duonon el la sanprofesiuloj.
Laŭ la sud-afrika prezidento, Cyril Ramaphosa, justa aliro al la vakcinoj necesas. «Ni diras al ili: disponigu la ekscesajn dozojn, kiujn vi mendis kaj flankeniĝis. Neniaj pravigoj ekzistas, ke lando je 40 milionoj da loĝantoj aĉetas 120 milionojn da dozoj. Tio okazas malfavore al kelkaj landoj, kiuj pli bezonas».
Tiu alvoko reeĥas la alarmojn de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Ties direktoro jam alvokis la riĉajn landojn, ke ili ne antaŭu la aliajn en la vico, kaj ke ili metu siajn ekscesajn dozojn je dispono de la plej malriĉaj landoj pere de la alianco Covax».
Tiu aranĝo de la MOS ebligu vakcini 20% el la loĝantoj de la afrika kontinento antaŭ la jarfino.
Ĉar la sindikatoj de uzino VIP 1 kaj 2 postulis sekurecajn aranĝojn Covid-19 ene de la uzino, la direkcio maldungis ĉiujn membrojn de la sindikato en ambaŭ uzinoj kaj la prezidanto de la sindikato de la uzino VIP 2 estis ponardita fare de huliganoj komisiitaj de la entrepreno. Tiuj agoj enskribiĝas en senkontesta volo detruadi ĉian sindikatan aktivecon en tiuj uzinoj, kiuj fabrikas sporto-artiklojn por Mizuno, CCM, Evil Bikes kaj Pivot Cycles. Malgraŭ monatojn da rekta interesigo fare de la sindikatoj, tiuj varmarkoj rifuzis interveni je ia ajn maniero.
La laboristoj, kiuj fabrikas viajn varojn en la uzinoj VIP 1 kaj 2 en Birmo spertis malobservadon de iliaj rajtoj kaj humaneco. Estas netolereble maldungi laboristojn, ĉar ili postulis sekurecajn aranĝojn kontraŭ la viruso, dum regas pandemio. Mi komprenas, ke la laboristoj informis vin dum monatoj pri la nehumanaj traktadoj, al kiuj ili estis submetitaj, kaj ke vi ne reagis.
Ni postulas, ke vi ordonu tujan reenpostenigon de ĉiuj maldungitaj sindikatoj en la uzinoj VIP 1 kaj VIP 2 en Birmo.
Akuzitaj propagi la Covid-19, centoj da sub-saharaj migrantoj estis deportitaj al la sudo de Sauda Arabio, kie ili vivtenas sin en nehumanaj kondiĉoj, malkaŝis enketo de la brita ĵurnalo Sunday Telegraph.
«Ĉi tie estas infero. Ni estas traktitaj kiel brutaro kaj batataj ĉiutage», konfidis al la Sunday TelegraphAbebe, Etiopiano, kiu estis enfermita en detencentro «dum pli ol kvar monatoj».
Fine de ekskluziva enketo, bazita sur fotoj kaj videoj, la brita semajna ĵurnalo eniris en la detencentrojn de la sub-saharaj migrantoj en Sauda Arabio. Devenintaj de la Afrika Korno, ili estas akuzitaj propagi la Covid-19 en la Reĝlandon.
Kiom ili estas tiel mistraktitaj? Almenaŭ centoj, eble miloj amasigitaj en hangaroj sude de la lando. «Ni manĝas panpecon ĉiutage, kaj rizo ĉiuvespere. Ni preskaŭ ne havas akvon, kaj la necesejoj plenplenas, la ĉi tiea varmo mortigos nin», atestas Etiopianoj. La personoj, kun kiuj la brita ĵurnalo havis kontakton asertas, ke ili estas mistraktataj, ke ili ricevas skurĝbatojn kaj elektrajn malŝargojn. Sur la fotoj, kiujn ili sendis, cikatroj estas videblaj sur iliaj korpoj.
Akuzataj esti vektoroj de la Covid-19
«Bildoj senditaj al la ĵurnalo montras dekojn da maldikaj viroj, ege suferantaj pri varmo, ili estas nudtorse, amasigitaj en stretaj rangoj en ĉambretoj kun kraditaj fenestroj» skribas la Sunday Telegraph.
Tiuj migrantoj eksplikas, ke ili estas akuzitaj de Sauda Arabio propagi la Covid-19. «Kiam la pandemio propagiĝis en marto, la sauda registaro akuzis la migrantojn, kiuj vivis en la ĉefurbo Riado, ke ili estas vektoroj de la viruso», aldonas la ĵurnalo. Preskaŭ 3 000 Etiopianoj estis rekondukitaj fare de la sekurecaj servoj al Etiopio komence de aprilo. Aliaj asertas, ke ili estis deportitaj en tiujn centrojn sude de la lando.
«Ni estis senditaj ĉi tien por morti», atestas unu el ili. Ĉirkaŭ 6,6 milionoj da fremduloj, t.e 20% el la loĝantaro de la lando, estas utiligitaj kiel malkosta laboristaro en Sauda Arabio. La sauda ambasadejo en Unuiĝinta Reĝlando, kontaktita de la Sunday Telegraph, ne deziris reagi al la enketo.
En Ekvadoro, la huaoraníoj estas la lastaj indiĝenoj, kiuj konsentis pri kontakto kun la okcidenta civilizo. 5000 huaoraníoj plu vivas en tri amazoniaj provincoj, sed malgraŭ la izoleco de ilia komunumo, la pandemio de Covid-19 ne domaĝis ilin. Ĉi-semajne, ili postulis oficialajn protektajn aranĝojn, kaj plendas pri neagado de Kito.
La indiĝenaj gvidantoj mencias 73 konfirmitajn kazojn da Covid-19 en pluraj el iliaj praaj komunumoj. La prezidento de la nacio huaoranía, Gilberto Nenquimo denuncis la malrapidecon de la Ŝtato, fronte al la pandemia disvastiĝo: «Antaŭ 28 tagoj, mi alarmis en ĉiuj sancentroj. Mi ne estas kuracisto, sed la simptomoj de niaj malsanuloj estis tiuj de la Covid-19. Sed neniu aŭskultis min».
Laŭ Nenquimo, nur kiam juna huaoranío 21-jara pozitiva je Covid-19 estis urĝe transportita al Kito sabaton 17an de majo, iliaj proksimuloj estis testitaj en la komunumo de Miuaguno. Li deziras nun, ke la Ŝtato agadu urĝe por protektadi la aliajn huaoraníajn centrojn.
Kreskas la risko de pandemia disvastiĝo
«Mi petis de la Ŝtato, ke ĝi malpermesu eniron en la huaoraníajn teritoriojn, blokadu la ligno-finegocistojn, inter kiuj multaj venas de Guajakilo, epicentro de la pandemio. Sed nenio estis farita, indignas Gilberto Nenquimo. Kunsido ja okazis antaŭ semajno, sed de tiam la sanpersonaro ne ankoraŭ testis la loĝantojn de la komunumoj, kie suspektataj kazoj ekzistas, eĉ ne en la komunumoj atingeblaj pervoje!».
Laŭ Andrès Tapia, gvidanto de la Konfederacio de la indiĝenaj nacioj, ok indiĝenoj mortis pro la Covid-19, inter kiuj kvin estis pozitivaj kaj tri suspektaj. Kaj la risko de pandemia disvastiĝo kreskas pro la iompostioma ĉesigo de kvaranteno en pluraj amazoniaj municipoj.
La ĉilia ĉefurbo resonas de la kaserolaj bruoj, sur kiuj frapas la loĝantoj por esti aŭskultataj. Strikte trudizolitaj de post sabato 16a de majo pro la vigla kreskado de kontaĝoj, kelkaj kvartaloj tiel lanĉis alarmon pri sia malstabila situacio kaj la malsatego, kiu minacas ilin.
«Tio estas la reveno de la kaseroloj», raportas El Mostrador, post kiam malriĉa kvartalo sude de El Bosque, manifestis sian koleron, frapante sur kaseroloj, la 18an de majo. «La loĝantoj postulas de la registaro pli konketajn aranĝojn».
La koncerto de kaseroloj fariĝis por la ĉilia loĝantaro popola rimedo por protesti kontraŭ la registaro, dum la unuaj ribeloj kontraŭ la potenco en oktobro 2019.
Ĉi-foje, la kaseroloj resonas kontraŭ la malsato kaj aliaj kvartaloj agadis same kiel El Bosque. De post la 16a de majo, aŭ precize la 15an de majo vespere, pro elirmalpermeso ekde la 22a horo, la tuta urbo de Santiago estas blokita. La loĝantoj estas strikte trudizolitaj, responde al vigla kreskado de kronvirusa kontaĝo. Ili estas malpermesitaj eliri pli ol kvin fojojn semajne por mallonga momento, postspuritaj pere de elŝutebla permesilo ĉeestanta en ilia smartfono.
Misfunkciado minacas
Same kiel aliaj landoj de Latin-Ameriko, Ĉilio spertas epidemian vastiĝon. La 18an de majo, 2 278 personoj estis trafitaj de la kronviruso, kaj la lando enkalkulas pli ol 46 000 pozitivajn kazojn.
Drastigi la trudizoliĝon tamen ne sufiĉas, kaj «la homoj malsatiĝas», skribas la ĉilia retĵurnalo. La registaro ja antaŭvidis disdonadon de 2,5 milionoj da nutradpaketoj kaj bazaj varoj, kadre de kampanjo, sed la liverado malfruiĝas kaj misfunkciado minacas.
La kvartaloj, kiuj komencis ribeli dum la 18a de majo vespere, estas kompreneble tiuj, en kiuj la loĝantoj suferas de antaŭ semajnoj pro manko de laboro kaj striktigoj kontraŭ la ekonomiaj aktivecoj. La manifestaciantoj starigis kelkfoje barikadojn, kaj alfrontis la policistojn.
En Valparaíso, la granda ĉilia haveno sur la Pacifika marbordo, la urbestro, citita de El Mostrador alarmas :
«La situacio estas tiel grava, ke novaj manifestacioj povus okazi. Necesas relanĉi la temon pri urĝa monhelpo Covid-19».
En Barato kaj Bangladeŝo, katastrofo aldoniĝas al la pandemio: la ciklono Amphan falegis sur tiujn du landojn, okazigante almenaŭ naŭ mortintojn. Tri milionoj da personoj estis evakuitaj de la regiono situanta ne malproksime de Kalkuto. Ondego kvin metrojn alta penetris en la terojn laŭ pluraj kilometroj, dispremante ĉion laŭlonge de sia trapasado.
La evakuitaj personoj sin protektis en rifuĝejoj, kiujn konstruis la landoj post la ciklono de 1999, kiu okazigis 10 000 mortintojn. Sed alia plago minacas ilin:
«Estas tro multe da homoj ĉi tie, plendas Rumki, junulino kun bebo en la brakoj. Neeblas respekti la interpersonan distancigon. Mi ege maltrankviliĝas. Ni ne povas resti hejme pro la ciklono, kaj ĉi tie estas la kronvirusa danĝero. Mi nur provas eviti ambaŭ».
Bangladeŝo do malfermis trioble pli da rifuĝejoj, ke ili estu malpli loĝataj. Kelkaj loĝantoj tamen preferis restadi hejme.
Tiujn lastajn jarojn, la fortoj de la ciklonoj intensiĝis en la Bangala Golfo. Parte kulpas pri tiu fenomeno la klimata ŝanĝiĝo, tamen la viktimoj estas ĝenerale malpli multnombraj, danke al pli disvolviĝinta prigardada sistemo kaj pli bona prevento.
Sabaton, pluraj miloj da manifestaciantoj estis atenditaj. Kolektiĝo de ekstremismaj aktivuloj, defendantoj de la libereco, opoziciantoj al la vakcinoj, eĉ antisemitoj, ili protestas kontraŭ la striktigoj, al kiuj ili plu estas submetitaj post la trudizoliĝo.
Germanio, kaj Angela Merkel ĉe la unua rango, pli kaj pli atentas pri la «Kronvirusaj manifestacioj», kiuj denove kolektos sabaton 16an de majo en la tuta lando ultra-maldekstrajn aktivulojn, etnismajn dekstrulojn, aŭ komplotistojn, kiuj kontraŭas pluajn restriktojn.
Sen atendi la komenciĝon de la kolektiĝoj, protestantoj deponis imititan tombo-ŝtonon antaŭ la balot-sidejo de la germana kancelierino.
Pluraj miloj da personoj ŝajne manifestacios denove en Berlino, Ŝtutgarto – kie 5 000 personoj kolektiĝis pasintan semajnfinon - , Munkeno aŭ en kelkaj urboj de la eks-GDR. Tiaj grandaj kolektiĝoj estas principe malpermesitaj, sed la municipoj permesis ilin sub kondiĉoj, kaj en forta ĉeestado de policistoj.
Ili protestas kontraŭ la surhavo de maskoj, aŭ la striktigoj kontraŭ moviĝo, kiuj plu restas post la trudizoliĝo-fino. Kelkaj eĉ postulas la rajtojn esti infektitaj. La fenomeno ne estas marĝena. Unu Germano el kvar montras ian komprenemon pri tiuj manifestacioj, laŭ opinisondo de la germana instituto Civey.
Perfortoj kaj antisemitismo
La sloganoj kiel «Ni estas la popolo!» aŭ «Liberecon! Liberecon!» referencas al la manifestacioj, kiuj antaŭis la falon de la berlina muro, en 1989. Aliaj devenas de pli freŝdataj ksenofobiaj movadoj. Ili postulas, ke «Merkel foriru!» aŭ denuncas la «mensogan amaskomunikilaron». Ili estas subtenataj de la ekstremdekstra partio "Alternativo por Germanio" (AfD), kiu esperas profiti tiujn mobilizadojn.
Perfortoj jam okazis dum tiuj manifestacioj. La 1a de majo en Berlino, skipo de la televidkanalo ZSF estis perforte atakita de deko da personoj proksimaj, laŭ la polico, de ultra-maldekstruloj. En Pirma, en Saksio, policisto estis vundita marĝene de manifestacio.
Antaŭ la estroj de sia partio, la kancelierino mem juĝis tiujn marŝadojn «alarmaj», kaj akuzis Rusion, ke ĝi disvastigas misinformojn, kiuj sekve nutradas la movadon, laŭ la populara ĵurnalo Bild.
La skipo de S-ino Merkel ne malkaŝas sian maltrankviliĝon fronte al «alta nivelo de agresemo» dum tiuj manifestacioj, laŭ la terminoj de la porparolanto de la registaro, Steffen Seibert. Krom la perfortoj kontraŭ la policistoj kaj ĵurnalistoj, antisemitismaj mesaĝoj estis viditaj ekde la unuaj manifestacioj en Berlino. Tiuj mesaĝoj akuzis Rockefeller kaj Rothschild, ke ili «elpensi la kronviruson», aŭ komparis maskon al juda flava stelo.
Komplotismaj teorioj
Tiuj mobilizadoj ŝajne surprizis la aŭtoritatojn, des pli ke ili intensiĝas ĝuste en la momento, kiam Germanio komencas signifan haltigon de la striktigoj. Ĝia bilanco estas ĝis hodiaŭ malpli katastrofa ol en ties eŭropaj najbaroj.
En la politikularo, tiuj «kronvirusaj manifestacioj» vekas la memoron de la germana islamofobia movado Pegida. Ekde la fino de la jaro 2014 en Dresdeno, ĉiusemajnaj marŝadoj kolektis ĉirkaŭ centojn da personoj. La homamaso multnombriĝis semajnon post semajno, kiam S-ino Merkel decidis malfermi la landlimon al la irakaj kaj siriaj rifuĝintoj. Tiuj marŝadoj ebligis kreskadon de la AfD, kiu faris sian unuan eniron en la Federacian Parlamenton en 2017.
La alia komponanto de tiu movado estas la sukceso de la komplotismaj teorioj kun senkontestebla altiĝo de konspiraj grupoj en "Telegram" aŭ "Jutubo". En tiuj medioj, la kontraŭvakcinaj tezoj vastiĝas, kaj ankaŭ la timoj ligitaj al la disvolviĝo de la 5G.
Triono el la domlaboristinoj laboras sen kontrakto en la neformala ekonomio. Ili ne rajtos pri la esceptaj monhelpoj efektivigitaj de la hispana registaro por elteni la ekonomiajn malfacilaĵojn.
De mardo 12a de majo, la domlaboristinoj – aŭ pli malofte la domlaboristoj - rajtas pri escepta financa helpo de la hispana Ŝtato por kompensi la interrompojn de portempaj kontraktoj, kaŭzitajn de la trudizoliĝaj aranĝoj, kiuj validas de post la 15a de marto.
Tiu retroaktiva helpo, kiu ne superos nek 70% el iliaj monataj mongajnoj, kiujn ili ricevis antaŭ la 15a de marto, nek la minimuman salajron de 950 eŭroj, plibonigos la situacion de multaj personoj.
Sed ne ĉiuj profitos la decidon: 394 171 domlaboristinoj estis enskribitaj ĉe la Sociala asekuro antaŭ la trudizoliĝaj aranĝoj. Tamen, laŭ la lasta enketo de la Nacia Instituto de la statistikoj koncerne la profesiularon, Hispanio ŝajne enkalkulas pli ol 580 000 domlaboristinojn. Triono inter ili do laboras neleĝe. La domservoj estas unu el la sektoroj, kie neformala dungado estas la plej multnombra.
«La dramo de la neleĝaj domlaboristinoj: sen helpoj kaj sen laborposteno», titolas la retejo El Confidencial, kiu priskribas interalie la historion de Gloria, kiu laboras de jaroj kiel neleĝa domlaboristino. «Kiam la kronvirusa krizo komenciĝis, ŝia tuta mondo kolapsis. Ŝi troviĝis sen mongajno, kaj sen ebleco ricevi helpon». Gloria rakontas:
«Se mi pagus kotizojn, mia nura profito estus emeritiĝa pensio. Sed mi nun havas alian zorgon, mi ne kapablas pagi la luprezon»
Ŝia edzo siaflanke, spertas partan senlaborecon. «Ni vivtenas nin dank’al niaj ŝparaĵoj, sed tio baldaŭ finos», ŝi eksplikas.
Kompleksaj klopodoj
"El Confidencial" mencias aliparte, ke eĉ la domlaboristinoj, kiuj rajtas pri escepta helpo, spertas malfacilaĵojn en la kompleksaj administraciaj klopodoj, des pli ke la petoj eblas nur en la reto.
«La modestaj civitanoj spertas malfacilaĵojn por plenigi la formularon. Ili entenas multajn teknikajn terminojn, kaj kondiĉojn tre komplikajn por kontentigi» denuncas en la retejo "El Confidencial" informfonto de la sindikato USO :
«Pli ol 50% el la helpo-petoj, kiujn ni ricevis dum la trudizoliĝo, koncernas domlaboristinoj».
Tiu kontraŭreĝima kolektiĝo estis la unua tia amplekso de post la interrompo de la movado "Hirako". La manifestaciantoj surhavis protekt-maskojn.
La 10an de majo 2020 proksime de Tizi Uzu (nord-oriente de Alĝerio) manifestacio okazis malgraŭ la pandemio de Covid-19. Laŭ bildoj diskonigitaj en la sociaj retoj, ĝi denuncis la kunvokon de junaj aktivuloj de la popola protest-movado "Hirako", fare de la polico. Tiu kontraŭreĝima kolektiĝo estis la unua tia amplekso, kiu okazas kaj estas disvastigita de post la interrompo de la movado "Hirako", kiu skuis la landon dum jaro. De meze de marto, ĉia kolektiĝo, jen politika, jen religia, kultura aŭ sporta, estas malpermesita, kaŭze de la sanitara krizo.
Bildoj diskonigitaj en la sociaj retoj, montras kelkajn centojn da personoj, kiuj defiladas en la kampara komunumo Tizi Ghenif, apud Tizi Uzu, oriente de Alĝero.
Timigo
Mohamed Cherif Fahem, la loka deputito de la "Kolektiĝo por la kulturo kaj demokratio" (KKD, opozicio), kiu partoprenis la mobilizadon, skribis sen aliaj detaloj, en lia fejsbuk-paĝo, ke temas pri «kolektiĝo subtene al la kvin junaj aktivuloj kunvokitaj de la policejo».
La manifestaciantoj kantis la kutimajn sloganojn de la "Hirako", «Civila ŝtato, ne milita ŝtato», «Alĝerio libera kaj demokratia». Multaj surhavis protek-maskojn kontraŭ la viruso. «La potenco misuzas la krizon por timigi la homojn kaj kunvoki la aktivulojn en la espero likvidi la "Hirakon". La potenco pensas pri sia postvivo kaj ne pri la postvivo de la alĝerianoj», deklaris la opozicia deputito en video vaste diskonigita en la sociaj retoj.
Represio
De post la komenciĝo de la epidemio komence de marto, kaj la devigita halto de la manifestacioj de la "Hirako", civitanoj kaj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj denuncas la represion, kiu falas sur la politikaj opoziciuloj, kaj tio malgraŭ la sanitaraj riskoj: ĵurnalistoj kaj sendependaj mediatoj, sed ankaŭ junaj blogistoj, kiuj enretigas siajn opiniojn en Fejsbuko, .
Akram Belkaïd, kronikisto ĉe la "Ĵurnalo de Orano", skribis:
«Tio estas la reveno de la drasta ordo, ĝi estas la sama, kiu en la 1970-aj jaroj, devigis ĉiujn ge-alĝerianojn silentigi kaj obei»
Alĝerio oficiale registris ĝis hodiaŭ pli ol 5 723 kazojn da infektoj kaj 502 mortintojn pro la Covid-19.
Karima Direche, historiistino, skribis:
«La pandemio estas bona fortuno por la reganta potenco, kiu profitas pri provoka bonŝanco. La periodo de trudizoliĝo ebligas policon kaj justicon turmentadi la popolon».
La potenco tamen estas malfortigita ne nur pro la protestado, la "Hirako", sed ankaŭ pro la prez-malaltiĝo de la hidrokarbidoj, kiu minacas Alĝerion de grava ekonomia krizo, ĉar ĝi estas ege dependanta de la petrola rento.