Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2021 3 27 /01 /janvier /2021 22:15

27/01/2021

Dum la Monda Ekonomia Forumo de davoso, Cyril Ramaphosa atentigis kontraŭ ĉia naciismo en la strategioj pri akiro de la vakcino.

«La riĉaj landoj aĉetis tre grandajn kvantojn da vakcinoj. Kelkaj, kvaroble pli ol bezonate», bedaŭris la sud-afrika prezidento, kies lando plej suferas de la epidemio de Covid en la kontinento, kun pli ol 1,4 miliono da kazoj kaj 41 000 mortintoj.

Dum la vakcina kampanjo komenciĝis en la mondo, Sud-Afriko plu atendas siajn unuajn vakcinojn.

1,5 miliono da dozoj estis aĉetitaj ĉe barata produktisto, kaj ŝajne estos liveritaj post kelkaj tagoj. Tio apenaŭ sufiĉas por vakcini duonon el la sanprofesiuloj.

Laŭ la sud-afrika prezidento, Cyril Ramaphosa, justa aliro al la vakcinoj necesas. «Ni diras al ili: disponigu la ekscesajn dozojn, kiujn vi mendis kaj flankeniĝis. Neniaj pravigoj ekzistas, ke lando je 40 milionoj da loĝantoj aĉetas 120 milionojn da dozoj. Tio okazas malfavore al kelkaj landoj, kiuj pli bezonas».                   

Tiu alvoko reeĥas la alarmojn de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Ties direktoro jam alvokis la riĉajn landojn, ke ili ne antaŭu la aliajn en la vico, kaj ke ili metu siajn ekscesajn dozojn je dispono de la plej malriĉaj landoj pere de la alianco Covax».

Tiu aranĝo de la MOS ebligu vakcini 20% el la loĝantoj de la afrika kontinento antaŭ la jarfino.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }