25/07/2021
Bildo: Vakcincentro en Tenesio. En tiu Ŝtato, la Kovim-19 plimulte tuŝas nun la nevakcinulojn.
En Usono, la aŭtoritatoj plu alvokas la loĝantaron vakciniĝi, ĉefe en la Sudaj Ŝtatoj. Plimulte de la novaj kazoj koncernas nevakcinitajn personojn. Tio estas la kazo de fama radio-parolisto de Tenesio, kiu kontraŭis la vakcinon, kaj estas hodiaŭ hospitaligita pro grava formo de la malsano.
Dum monatoj, en sia radioelsendo, Phil Valentine mokis la vakcinon kontraŭ la Kovim-19, certigis ke tio utilas nenion, defendis sian liberecon elekti, kaj kuraĝigi siajn aŭskultantojn, ke ili samfaru. « La malbonŝancoj, ke mi trafu la Kovim-19 kaj ke ĝi mortigu min estas tre malgrandaj », li antaŭnelonge asertis.
Hodiaŭ, la radio-parolisto estas hospitaligita en intensa kuracado en malsanulejo de Tenesio. Phil Valentine, 61-jara, estis testita pozitive je la Kovim-19 antaŭ semajno, kaj suferas pri grava pneŭmonio. En komunikaĵo publikigita pasintan sabaton, lia familio petas de liaj aŭskultantoj, ke ili urĝe vakciniĝu. « Preĝu por Phil kaj vakciniĝu », estas legeble.
Opiniŝanĝo
La proksimuloj de Phil Valentine ankaŭ eksplikas, ke la radio-parolisto bedaŭras siajn dirojn kontraŭ la vakcino, kaj ke urĝas al li reveni ĉe la laboro por atentigi la publikon pri la danĝeroj de la Kovim-19.
Fronte al la reintensiĝo de la varianto Delta inter la nevakcinita loĝantaro, pli kaj pli da famuloj kaj konservativaj politikuloj ŝanĝis sian opinion. Eĉ la televidkanalo "Fox News" lanĉis pasintsemajne, kampanojn, postulante vakcinon. Ĉio ĉi dum la demando pri devigata vakcino estas pli kaj pli ofte elvokita.
13/07/2021
Ugando : « Ni havas la monon, sed ne povas akiri vakcinojn »
20/04/2021
Covid-19 : la fondaĵo Greta Thunberg pagos 100 000 eŭrojn por ke la malriĉaj landoj havu aliron al vakcinoj