18/08/2021
Antiloj estas trafitaj de senprecedenca epidemia ondo de Kovim-19 en Francio. La sanservoj estas tiel superŝutitaj, ke la selekto de pacientoj estas nun realaĵo, kun kriza aĝo, kiu estis malaltigita al 50-jaraĝa.
Kun incidenco de preskaŭ 2 000 kazoj por 100 000 loĝantoj, la kvara ondo de epidemio Kovim-19, imputata al la tre kontaĝa varianto Delta, atingas kulminon en Antiloj. La konsekvenco estas, ke la sanservoj kaj la malsanulejoj estas saturitaj, superŝutitaj.
La situacio estas tiel kriza, ke la selekto de la pacientoj ĉe la eniro, kaj ĉefe ĉe akcepto en intensflega fako fariĝis realaĵo. De post lundo, tiu selekto okazas ekde 50-jaraĝa, raportas pluraj sanprofesiuloj senditaj el la metropola teritorio kiel helpantoj. Konfirmas tion hospitala informfonto.
« La homoj mortas en la koridoroj »
Tio estas la kazo de tiuj du flegistinoj de la hospitalo de Dunkirko, kiuj alvenis Gvadelupen pasintsemajne. Ili atestas pri la ekstrema malfacileco de sia laboro en la malsanulejo de Pointe-à-Pitre kaj pri la efektivigo de la selekto : « La masanuloj aĝaj pli ol 50 jaroj kaj tiuj pli junaj, kiuj suferas pri almenaŭ unu kunmalsano ne plus estas intubitaj… La homa morteco estos grandega malgraŭ ĉiuj bonaj intencoj. Tagon post tago ni konscias, ke la situacio estas katastrofa ! La homoj mortas en la koridoro pro manko de loko ».
Tri tagojn antaŭen, tiu fatala sojlo estis la aĝo de 60-jara. Tiu aĝo jam ŝajnis malmulte alta por efektivigi tian selekton. Neniam la metropolo spertis tian situacion eĉ dum la kulmino de la pandemio.
Alia atesto, tiu de flegistino de Béthunes, ankaŭ sendita surloken kaj kolektita de ĵurnalistoj de l’Écho de la Lys, raportas same : « Hodiaŭ, se vi estas malpli ol 50-jara, vi povas esti rifuzita en intensflego. Plian fojon, ni malprogresas. Se vi estas pli ol 50-jara, vi bedaŭrinde ne ricevas la flegadon, kion vi povus atendi ». Kaj ankaŭ ŝi denuncas « katastrofan situacion ».
Memorige, la vakcina protektado en Antiloj estas trioble malsupera ol tiu de la metropola teritorio.
En video-mesaĝo dediĉita al la loĝantoj de Latin-Ameriko, Francisko instigis ricevi vakcinon kontraŭ la kronviruso : simpla gesto sed profunda por pli bona estonteco. La episkopoj de la sudo kaj nordo de la kontinento subtenas la Papon : ni respondecu pri la komuna havaĵo, ĉar ni estas tutmonda familio.
Vakciniĝi estas simpla maniero promocii la komunan havaĵon, kaj interflegi nin reciproke, aparte por la plej vundeblaj.