14/11/2022
La brita artisto konfirmis ĉi-semajnfine, ke li estas la aŭtoro de murdesegnaĵo malkovrita sur ruina konstruaĵo, apud Kijivo, bombadita de la rusia armeo. Aliaj verkoj disigitaj en la urbo, povus esti el la mano de la sama artisto.
« La supozoj floris koncerne la ĉeeston de Banksy en la lando tute detruita de la milito, post la apero de pluraj murverkoj en Borodjanka », urbo de 13 000 loĝantoj situanta ĉirkaŭ kvindek kilometrojn nord-okcidente de Kijivo, raportas CNN.
Vendredon en sia instagram-paĝo, la stratartisto konfirmis la patrecon de unu el la verkoj, kiu reprezentas gimnaston starantan ekvilibre sur ruboj. Li publikigis tri fotojn de la murdesegnaĵo kaj koncizan tekston: « Borodjanka, Ukraino ».
Estas nesciate, ĉu Banksy, kiu laboras anonimece, plu troviĝas en Ukrainio, sed pluraj aliaj ŝablonaj verkoj floris sur la muroj de la martira urbo, ankaŭ en Irpin, en la ĉirkaŭurbo de Kijivo.
Du el ili, senhezite en la stilo de Banksy aparte atentigis la ekspertojn. La unua, laŭ la priskribo de CNN, « reprezentas viron ĵetitan alteren fare de knabo, en ĵudo-lukto » kaj povus esti metaforo de la ukrainia rezistado fronte al la rusia invado. Efektive, la ĵudo estas la preferata sporto de la rusia prezidento Vladimir Putin.
La dua enscenigas silueton de du infanoj, kiuj utiligas kontraŭbatalĉaran obstaklon kiel balancilon. Tiuj ambaŭ verkoj ne estas aŭtentigitaj de Banksy.
« Borodjanka estis aparte tuŝata de la rusiaj aerfrapoj komence de la invado de Ukrainio, en februaro, kaj multaj el ĝiaj konstruajoj estas ruinigitaj », precizigas CNN. Peljparte el ĝiaj loĝantoj forlasis la urbon tuj post la invado.
https://www.courrierinternational.com/article/art-banksy-laisse-sa-trace-en-ukraine
21/10/2022
Milito en Ukrainio : laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la seksperfortoj apartenas al « milita strategio » kaj « intenca taktiko »
19/09/2022
Malkovro de centoj da tomboj en la arbaro de Izjum: Ukrainio elvokas « suspektatajn militkrimojn »
25/08/2022
La bilanco de la rusia frapo kontraŭ la stacidomo de Ĉaplin atingas nun 25 mortintojn
17/06/2022
Milito en Ukrainio : en la ruinaĵoj de Lisiĉansk, la loĝantoj « ne plu reagas, eĉ kiam la obusoj falas »
13/06/2022
Milito en Ukrainio : Internacia Amnestio akuzas Rusion pri militkrimoj en Ĥarkivo
28/05/2022
Milito en Ukrainio : sendependa raporto opinias, ke ekzistas « tre grava risko de genocido » kontraŭ Ukrainoj fare de Rusio
10/05/2022
Kontrolado. Milito en Ukrainio : la “Washington Post” malfermas platformon de aŭtentigitaj videoj
13/04/2022
Ukrainio : Unuiĝintaj Nacioj postulas enketojn pri la akuzoj de seksperfortoj fare de rusiaj soldatoj
14/03/2022
Milito en Ukrainio : almenaŭ 2100 civiluloj mortis en Mariupolo
09/03/2022
Milito en Ukrainio : pediatria malsanulejo de Mariupolo estis bombadita