13/11/2022
« Almenaŭ 326 personoj, inter kiuj 43 infanoj kaj 25 virinoj estis mortigitaj fare de policistoj dum manifestacioj en la tuta lando », asertis la NRO Iran Human Rights (IHR) en komunikaĵo publikigita en sia retejo (en la angla). La NRO bazita en Oslo, Norvegio, precizigis, ke temas pri « minimuma » nombro.
IHR precizigas, ke ĝi ne enkalkulis « grandan nombron de raportitaj mortintoj », kiun ĝi plu kontrolas. Antaŭ semajno, precedenca bilanco de la NeRegistara Organizaĵo menciis 304 mortintojn. IHR inkluzivas la personojn mortintajn en la provinco de Sistano kaj Baluĉistano (sud-oriente) najbarlando de Pakistano, tio estas almenaŭ 123 viktimoj, laŭ ĝia kalkulo.
La 30-a de septembro estas nomata « sanga vendredo »
Inter tiuj ĉi, pli ol 90 mortis la 30an de septembro – tiu tago estas de tiam nomata « sanga vendredo » fare de la aktivuloj – dum manifestacio en Zahedano, ĉefurbo de la sud-orienta provinco, por protesti kontraŭ la seksperforto de adoleskantino 15-jara en la havenurbo Ĉahbaharo, imputita al polica rangulo.
La direktoro de IHR, Mahmood Amiry-Moghaddam, petegis de la internacia komunumo, ke ĝi agadu por akiri ĉesigon de la represio en Irano.
« Internacia mekanismo de enketo kaj kulpigo fare de Unuiĝintaj Nacioj faciligus samtempe la procezon celantan akiri estontan kulpecon de la aŭtoroj, kaj plialtigus la koston de la senĉesa represio fare de la Islama Respubliko », li deklaris.
Irano estas scenejo de manifestacioj de post la morto la 16an de septembro de Mahsa Amini, kurda irananino 22-jara, arestita de la polico de la moroj tri tagojn pli frue pro malobservado de la vesto-kodo, kiu interalie trudas la virinojn surhavi vualojn.
19/11/2022
Irano: La reĝisoro Asghar Farhadi salutas la « kuraĝon » de la manifestaciantoj
23/10/2022
Irano: komercistoj kaj laboristoj ekstrikas, dum la protestoj komencas sian sesan semajnon
12/10/2022
Irano: la manifestacioj en Sanandaĝo aparte suferas de la represio
23/09/2022
Irano : Laŭ NeRegistara Organizaĵo, la represio okazigis almenaŭ 50 mortintojn inter la manifestaciantoj
21/09/2022
La manifestacioj daŭras en Irano : Laŭ NeRegisrara Organizaĵo, almenaŭ 76 personoj estis mortigitaj en la represio
18/09/2022
Kolera movado dum la entombigo de la Irananino Mahsa Amini, mortigita post sia aresto fare la polico de moroj