15/11/2022
Lundon 14an de novembro la talibanoj anoncis, ke ili ekde nun aplikas la striktan islaman leĝon, nome la ŝarion. Tio signifas revenon de politikaj ekzekutoj, ŝtonumadoj kaj amputadoj de la ŝtelistoj.
Ordonis tion la supera ĉefo de la talibanoj Haibatullah Akhundzada. Tiu anonco estas klara signo pri rigidigo de la talibana reĝimo, kiu regas de pli ol jaro post forpelo de la afgana eks-respubliko kaj de la trupoj de la internacia koalicio.
Jaron antaŭen, la talibanoj promesis moderigi sian reĝimon. Kio fariĝis tiu promeso ? Jen la demando starigita de pluraj afganaj aktivuloj en la sociaj retoj.
De kiam ili akiris la potencon, la talibanoj senĉese montras sian veran vizaĝon, bedaŭras loĝanto de Kabulo, kiu konfidis sin al la franca novaĵagentejo RFI per telefono.
Tio estas reveno de la talibana reĝimo de la 1990aj jaroj, li diras. Tiu reĝimo estis markita per ŝtonumadoj kaj publikaj ekzekutoj de suspektataj aŭtoroj de krimoj kiel adulto, difinita de la ŝario, aŭ amputado de membro por la ŝtelistoj.
Terura etoso
Kelkaj videoj, kiuj cirkulas en la sociaj retoj montras surgenuajn virinojn aŭ virojn, kiuj kolapsas sub ŝtonĵetoj fare de dekoj da viroj. Tamen estas malfacile aŭtentigi tiujn bildojn kaj scii, ĉu ili ja estis filmitaj en Afganio dum la aktuala reĝimo de la talibanoj.
Terura etoso regas en la loĝantaro de tiu lando, kiu spertas striktigon de la leĝoj, interalie por la virinoj. Post ilia eksigo el la politika vivo, el pluraj profesiaj sektoroj, el duagrada edukado kaj sportaj aktivecoj, ili ne plu rajtas viziti la publikajn banejojn, kaj de pasintsemajne eĉ la parkoj estas malpermesitaj al ili.
/image%2F0553642%2F20221115%2Fob_92f29d_afghanistan-map.png)
/image%2F0553642%2F20221115%2Fob_e739c3_kolbo.jpg)