Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mai 2022 6 28 /05 /mai /2022 21:16
Bildo: REUTERS / ZOHRA BENSEMRA

28/05/2022

La retoriko de Moskvo instigas al detruado de la ukraina nacia grupo, kaj legitimas la ekscesojn (seksperfortoj, amasmurdoj… ) plenumintajn de la rusiaj soldatoj, laŭ la pridemanditaj spertuloj.

Tia akuzo estis jam plurfoje asertita de la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij de post la komeco de la rusia invado : "Rusio kulpas pri genocido".

La unua sendependa raporto (en la angla) pri tiu tiklega temo estis ĵus publikigita fare de la usona pensfabriko New Lines Institute kaj la Raoul Wallenberg Centre for Human Rights, vendredon 27an de majo.

Kaj ĝi estas kategoria : « Senduba kaj grava risko de genocido ekzistas ».

Ambaŭ organizaĵoj asertas, ke « Rusio kulpas pri publikaj kaj rektaj instigoj al plenumo de genocido ». Rifuzante eĉ la ekzistadon de ukraina nacio, priskribante la ukrainojn kiel naziojn, kaj rekompencante la soldatojn kulpajn pri militkrimoj, Moskvo « permesas al la soldatoj plenumi, kaj al la rusia publiko aprobi la estontajn abomenindaĵojn ».

 

 

Ripetitaj malobservadoj de la Konvencio pri genocido

Tiu retoriko poste servas legitimi la agojn, kiuj konsistigas « skemon de abomenindaĵoj, el kiuj eblas dedukti intencon detruadi parte la ukrainan nacian grupon », laŭ la raporto. La teksto citas interalie la amasmurdojn en la okupaciataj areoj de Rusio kiel Buĉa, la intencajn atakojn kontraŭ la rifuĝejoj kaj la malsanulejoj, la uzadon de seksperfortoj kiel militaj armiloj, kaj la truditajn delokigojn de Ukrainoj. Tiom da elementoj demonstras la rusian volon detruadi precizan grupon, kio estas kriterio de difino pri genocido.       

La organizaĵo ne rekte akuzas Moskvon pri genocido, sed proksimiĝas al tiu konkludo emfazante, ke Rusio multfoje malobservadis la Konvencion por prevento kaj represio de la krimo de genocido, kies membro ĝi estas.

Ili ankaŭ memorigas, ke ĉiuj Ŝtatoj havas kiel devon malhelpi la genocidojn, eĉ ekster siaj landlimoj, se la risko estas senduba.  

10/05/2022

Kontrolado. Milito en Ukrainio : la “Washington Post” malfermas platformon de aŭtentigitaj videoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/kontrolado.milito-en-ukrainio-la-washington-post-malfermas-platformon-de-autentigitaj-videoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }