/image%2F0553642%2F20220314%2Fob_713046_des-nouvelles-desesperees-de-marioupol.jpg)
14/03/2022
Almenaŭ 2 100 loĝantoj mortis en Mariupolo, anoncis pasintan dimanĉon la urbodomo de tiu strategia havena urbo situanta inter Krimeo kaj Donbaso.
Tiu urbo oriente de Ukrainio, kiu atendas humanitaran helpon, estas sieĝita de du semajnoj fare de la rusia armeo.
Ekde nun mankas akvo kaj manĝajoj. La humanitaraj konvojoj estas tie aparte atenditaj.
La Ruĝa-Kruco antaŭvidas « teruran scenaron », se humanitara solvo ne estas trovita.
35 personoj mortis okcidente de la lando post rusiaj bombadoj sur militbazo proksime de la pola landlimo.
En Irpin, usona ĵurnalisto estis mortigita kaj alia vundita.
Temas pri la unua eksterlanda ĵurnalisto mortigita de post la komenco de la konflikto.
/image%2F0553642%2F20220314%2Fob_8a7f1e_6312534-4x3-940x705.png)
franca : https://www.youtube.com/watch?v=KwQ-9Fi111w
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=S1xOSjjOoDQ
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=fTzFako-yNs
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=39DThEMeQxk
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=vrtBQWXi_XM
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=-Q7KuqBQbIo
La bildoj de graveda virino urĝe transportita per ambulanco post la bombado fare de la rusia armeo de pediatria malsanulejo en Mariupolo, kie ŝi devis akuŝi, ŝokis la tutan mondon.
La novaĵagentejo @AP eksciis, ke la virino kaj ŝia bebo mortis.
/image%2F0553642%2F20220314%2Fob_f920af_image-0553642-20220309-ob-ad8cb1-5d4e0.jpg)
09/03/2022
Milito en Ukrainio : pediatria malsanulejo de Mariupolo estis bombadita