21/10/2022
La rusia armeo kulpas pri seksaj perfortoj kontraŭ personoj aĝaj de 4-jara ĝis 82-jara.
« Ĉiuj precizigoj estas ĉi tie. » La speciala reprezentantino de UN Pramila Patten ne havas dubon. Pridemandita de la franca novaĵagentejo AFP, ŝi certigas, ke Rusio uzas seksperforton kaj seksan agreson kiel militarmilon en Ukrainio opiniante, ke tio konsistigas « militan strategion » kaj « intencan taktikon cele al malhumanigo de la viktimoj ».
« Kiam virinoj kaj knabinoj estas enŝlositaj dum tagoj kaj seksperfortitaj, kiam oni komencas seksperforti knabojn kaj virojn, kiam ni vidas serion da mutiladoj de seksorganoj, kiam ni aŭdas la atestojn de virinoj elvokantaj rusiajn soldatojn provizintaj per Viagra, tio klare signifas, ke temas pri milita strategio », ŝi denuncas.
« Kaj kiam la viktimoj elvokas tion, kio estas dirita dum la seksperfortoj, estas klare, ke tio estas intenca taktiko por malhumanigi la viktimojn », asertas la maŭricia advokatino. Ŝi precizigas, ke la unuaj kazoj de seksaj perfortoj komenciĝis « tri tagojn post la komenco de la invado de Ukrainio », pasintan 24an de februaro. UN kontrolis « pli ol cent kazojn » de seksperfortoj kaj seksaj agresoj en Ukrainio de post la komenco de la milito, sed la « menciitaj kazoj reprezentas nur la pinton de la glacimonto. »
« Tio ne estos sen konsekvenco »
Citante la raporton de la internacia sendependa enketkomisiono, ŝi substrekas, ke « la aĝo de la viktimoj de seksaj perfortoj varias inter 4-jara ĝis 82-jara ». Ŝi esprimis sian subtenon al la viktimoj, kaj ankaŭ petis de ili, ke ili « rompu la silenton ». Ŝi lanĉis averton al la sekperfortuloj: « La mondo nun rigardas vin, seksperforti virinon aŭ knabinon, viron aŭ knabon ne estos sen konsekvenco. »
La reprezentantino de UN maltrankviliĝas ankaŭ pro la risko de fikomerco de personoj. « La virinoj, la knabinoj kaj la infanoj, kiuj fuĝis Ukrainion estas ege vundeblaj, kaj por la predantoj tio, kio okazas en tiu lando ne estas tragedio, sed oportuneco. La fikomerco de personoj estas nevidebla krimo, sed grava krimo », ŝi avertas.
/image%2F0553642%2F20221021%2Fob_a518dd_127031723-ukraine-russian-control-are.png)
Rusa: https://www.youtube.com/watch?v=mYP-DVrvOd8
Franca: https://www.youtube.com/watch?v=39UHRdpVO98
Germana: https://www.youtube.com/watch?v=vc0AbDDIq_A
Itala: https://www.youtube.com/watch?v=Kdest689LBo
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=zcIVu3eJGNI
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=s43VbiBv_90
/image%2F0553642%2F20221021%2Fob_2aba28_ekstremdekstro.jpg)
20/04/2019
Krimeo: en Jalto, la rusia milda povo kunigas la eŭropajn ekstremdekstrojn
(kronologio ekde 2014)
/image%2F0553642%2F20221021%2Fob_093171_2-2.jpg)
11/10/2022
Milito en Ukrainio: patrino kaj ŝia filino rakontas du semajnojn da seksperfortoj kaj teroro en Buĉa (2/2)
/image%2F0553642%2F20221021%2Fob_94beca_urghas.jpg)
/image%2F0553642%2F20221021%2Fob_c46cdb_soldatoj.jpg)