/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_d4ce50_292494c-540617808-screenshot-2022-05-1.png)
10/05/2022
Bildo : la video, aŭtentigita de la “Washington Post”, de la detruado de akuŝejo en Mariupolo fare de rusia pafo, la 9an de marto 2022.
La ĵurnalistoj de la usona ĵurnalo efektivigis longan laboron de kontrolado, por certigi originon kaj aŭtentecon de centoj da videoj filmitaj en Ukrainio de post la komenciĝo de la milito. Kompilitaj en retejo, tiuj bildoj ebligas konstati la amplekson de la damaĝoj kaŭzitaj de la alfrontiĝoj sur la ukrainia teritorio.
De post la komenciĝo de la vasta rusia ofensivo al la ukrainia teritorio, la 24an de februaro, multnombraj videoj, fotoj kaj atestoj cirkulas en la sociaj retoj kaj la internaciaj mediatoj, montrante la amplekson de la detruadoj kaj la katastrofajn konsekvencojn de tiu konflikto al la civilaj loĝantoj. La Washington Post enretigis datumbazon en kiu ĝiaj ĵurnalistoj kompilis centojn da aŭtentigitaj videoj, post enketo pri ties fontoj, kontrolante iliajn datojn kaj geolokalizadojn.
Dum fortaj suspektoj de militkrimoj pezas sur la konflikto, tiuj bildoj estas sentemaj datumoj. Intensa informmilito furiozas inter la militantoj, Rusio akuzante la ukrainian registaron, ke ĝi mensogas, eĉ kulpas pri la kruelaĵoj, kiun plenumadon ĝi neas.
En epoko de falsaj bildoj kaj fotomuntadoj, multaj bildoj prezentitaj kiel nekontesteblaj pruvoj estas dementitaj fare de specialigitaj ĵurnalistoj, post skrupula kontrollaboro.
La rutino de bombadoj
Ĉirkaŭ 231 videoj jam estas disponeblaj en platformo malfermita de la usona ĵurnalo. Tiuj bildoj estas klasifikitaj laŭ datoj kaj lokoj. Ili katalogas la materialajn detruadojn, la damaĝojn kontraŭ la malsanulejoj, klinikoj, akuŝejoj, la videojn filmitajn fare de civiluloj kaptitaj en la « rutino de bombadoj », kaj fine la sieĝon de Mariupolo. Ili estos riĉigitaj en la venontaj tagoj.
La ĵurnalistoj de la Washington Post uzadis metodojn krucante satelitajn bildojn, analizon de la sono, kaj enketojn pri la origino de la videoj. Tiuj ĉi estis ofte filmitaj fare de partoj en la konflikto, el kiuj kelkaj ĉirkaŭitaj per polemikoj, kiel la membroj de la ukrainia naciisma armita grupo Azov. Tio ne malvalidas la aŭtentecon kaj la atestan valoron de tiuj bildoj, kribritaj de la usonaj fakt-kontrolistoj, ĉepinte de la fako pri informkontrolado.
Pasintan aprilon, pluraj mediatoj kondukis vastan laboron de enketo, kiu pruvis la kulpecon de la okupacianta armeo en la masakro de Buĉa. La analizo de la satelitaj bildoj tiam ebligis aŭtentigi aliajn bildojn realigitajn dum la liberigo de la urbo. Tiu laboro dementis la dirojn de la rusiaj aŭtoritatoj, kiuj denuncis ukrainian enscenigon.
/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_cdcd1d_pashado-al-milito.jpg)
02/03/2014
Ukrainio : paŝado al milito ?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/ukrainio-pa%C5%9Dado-al-milito.html
/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_63b2cd_rusian-atakon.jpg)
23/03/2014
Ukrainio timas rusian atakon
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/ukrainio-timas-rusan-atakon.html
/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_37d843_sieghostato.jpg)
09/04/2014
Ukrainio : sud-oriento en sieĝostato
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/ukrainio-sud-oriento-en-siegostato.html
/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_fbaa75_manifestacio-en-moskvo.jpg)
16/04/2014
Ukrainio : kontraŭ-kremla manifestacio en Moskvo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/ukrainio-kontrau-kremla-manifestacio-en-moskvo.html
/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_819cd8_lau-un.jpg)
30/07/2014
Ukrainio : Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, dum la armita konflikto oriente de Ukrainio, mortis 1.129 civiluloj