Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 avril 2024 1 15 /04 /avril /2024 21:14

15/04/2024

Junulino, Roja Zakeri estis metita en izolecan ĉambron de la psikiatria malsanulejo Razi, fare de la sekurecaj fortoj la 4an de aprilo, ĉar ŝi skandis sloganojn kontraŭ Ĥamenej, la plej supera gvidanto de la reĝimo. Tiu informo estis publikigita de ŝia advokato, Sina Yusefi. Li skribis, ke Roja Zakeri estis hospitaligita en la servejo Bu Ali de la malsanulejo Razi de Tabrizo, nord-okcidente de Irano, estas prigardata de sekurecaj agentoj, kaj ke ŝia vivo estas en danĝero.

La polico de la moroj atakis Roja Zakeri sur la strato pasintan oktobron, ĉar ŝi skandis « for Ĥamenej ». Ŝi estis arestita de la sekurecaj fortoj kaj kondukita al psikiatria malsanulejo.          

La 21-an de oktobro, ŝi estis translokita al la spiondepartemento de Tabriz. Post pridemandado fare de sekurecaj fortoj, ŝi estis sendita al la malsanulejo Razi. Ŝi fine estis liberigita la 8an de novembro 2023.

Post sia liberigo, ŝi substrekis en video publikigita en la sociaj retoj, ke ŝi estas en bona farto fizika kaj mensa.

« Gravas mencii, ke mi estas en perfekta sano fizika kaj mensa, kaj tute ne konfirmas la asertojn de la Islama Respubliko. Jes, mi estis trifoje hospitaligita en la malsanulejo Razi, sed ĉiufoje trudite kaj surbaze de letero de la juĝisto. » 

Dum la pasintjaraj manifestacioj, mi tenis paperpecon antaŭ la universitato de Tabriz, sur kiu estis skribitaj du sloganoj: « Kontraŭ la principo de la plej supera gvidanto » kaj « Ni volas niajn rajtojn ». La polico tiam atakis kaj arestis min, kaj post translokigo al la policejo, mi komencis malsatstrikon. Mi poste estis translokita de la policejo ĝis la centrala malliberejo de Tabriz, kie mi estis enkarcerigita dum 16 tagoj.   

Roja Zakeri aĝas 31 jarojn, vivas en Marand kaj akiris magistrecon pri informadiko.   

28/01/2024

Irano: 61 politikaj malliberulinoj de la prizono Evin malsatstrikas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/irano-61-politikaj-malliberulinoj-de-la-prizono-evin-malsatstrikas.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }