Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2022 3 09 /03 /mars /2022 23:01

09/03/2022

La ukrainia prezidento Volodymyr Zelensky  rapide reagis post la anonco de la bombado de tiu malsanulejo. Li skribis en Tvitero, ke « homoj, infanoj troviĝas sub la ruinaĵoj ».

Vindotabloj, litoj estis forĵetitaj, ĉio estis forblovita. Pediatria malsanulejo de Mariupolo, haveno sieĝita sud-oriente de Ukrainio, estis detruita merkredon 9an de marto, fare de rusiaj bombadoj, anoncis regiona respondeculo, Pavlo Kirilenko.

Surloke, skipoj de France Télévisions filmis la kaoson, kiu sekvis. Laŭ la provizora bilanco, almenaŭ 17 plenkreskuloj estis vunditaj, deklaris regiona respondeculo ĉe la ukrainia televido precizigante, ke « neniu infano » estas inter la vunditoj kaj « neniu mortinto ».

La ukrainia prezidento rapide reagis post la anonco de bombado de tiu malsanulejo. Li skribis en Tvitero, ke « homoj, infanoj troviĝas sub la ruinaĵoj ». « Abomenindaĵoj ! (...) stop tiujn murdojn », li denuncis.

La pediatria malsanulejo ne estas la sola konstruaĵo celita, multaj aliaj konstruaĵoj estis detruitaj en Mariupolo.

Ĉirkaŭ 300 000 civiluloj estas kaptitaj de tagoj fare de bataloj en la strategia haveno, situanta ĉe la Azova maro. Ili estas senigitaj je akvo, nutraĵo kaj elektro. La humanitara helpo ne sukcesis atingi ilin.      

06/03/2022

Milito en Ukrainio : « La Historio ripetiĝas, sed el pli kruela maniero » : la maltrankvilo de elsaviĝintino el la nazia masakro de Babij Jar »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-la-historio-ripetigas-sed-el-pli-kruela-maniero-la-maltrankvilo-de-elsavigintino-el-la-nazia-masakro-de-babij-jar

03/03/2022

Milito en Ukrainio : en daŭro de semajno, miliono da rifuĝintoj fuĝis la militon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-en-dauro-de-semajno-miliono-da-rifugintoj-fugis-la-militon.html

26/02/2022

Milito en Ukrainio : 30 000 solidaraj personoj  sur la stratoj de Kartvelio, lando invadita de Rusio en 2008

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/milito-en-ukrainio-30-000-solidaraj-personoj-sur-la-stratoj-de-kartvelio-lando-invadita-de-rusio-en-2008.html

25/02/2022

Rusio : pluraj centoj da personoj estis arestitaj dum malpermesitaj manifestacioj kontraŭ la milito en Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/rusio-pluraj-centoj-da-personoj-estis-arestitaj-dum-malpermesitaj-manifestacioj-kontrau-la-milito-en-ukrainio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }