25/08/2022
31 personoj, inter kiuj du infanoj estis vunditaj dum tiu atako, kiu okazis dum la tago, kiam Ukrainio festas sian sendependecon.
La bilanco de la rusia bombado, kiu frapis merkredon vespere stacidomon centre de Ukrainio atingas 25 mortintojn kaj 31 vunditojn, anoncis ĵaŭdon 25an de aŭgusto la operatoro de la ukrainiaj trajnoj.
« Laŭ la matenaj informoj ni havas 25 mortintojn, inter kiuj du infanojn. Tridek unu personoj estis vunditaj, inter kiuj du infanoj » menciis la societo en la apo telegramo.
La ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij jam anoncis tiun « frapon de rusia misilo » merkredon vespere, komence de sia parolado per video antaŭ la konsilio pri sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, menciante unuan bilancon de 22 mortintoj.
Tago de Sensependeco
Tiu bombado okazis kontraŭ la stacidomo de Ĉapline en Dnipropetrovska provinco, centre de Ukrainio. Laŭ Volodimir Zelenskij, kvar vagonoj ekflamiĝis. Ĝi intervenis, dum Ukrainio celebras sian tagon de sendependeco, kiu memorfestas sian apartigon de USSR en 1991. Tio ankaŭ okazis, dum la lando komencas merkredon la sepan monaton de la milito lanĉita de Rusio la 24an de februaro.
Kvankam hodiaŭ plimulte de la bataloj disvolviĝas oriente kaj sude de Ukrainio, kie neniu el ambaŭ kampoj ŝajnas progresi, Rusio frapas regule la ukrainiajn urbojn per longdistancaj misiloj, laŭ Kijivo.
/image%2F0553642%2F20220825%2Fob_05994d_videoj.png)
10/05/2022
Kontrolado. Milito en Ukrainio : la “Washington Post” malfermas platformon de aŭtentigitaj videoj
/image%2F0553642%2F20220825%2Fob_a90459_depositphotos-7213250-stock-illustrati.jpg)
/image%2F0553642%2F20220825%2Fob_461c72_skribajho.jpg)