Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2022 1 19 /09 /septembre /2022 16:02
METIN AKTAS / ANADOLU AGENCY / AFP

19/09/2022

Bildo: la ukrainiaj aŭtoritatoj eltombigas korpojn enterigitajn oriente de Ukrainio, vendredon 16an de septembro 2022.

Rande de la urbo ĵus liberigita de la rusia okupacianto, ĉirkaŭ 440 enterigitaj korpoj estis trovitaj de la ukrainia armeo. Kelkaj estas manligitaj kaj plejparte estas civiluloj, akuzas Ukrainio. La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj sendos skipon surloken.

« Ukrainio asertas, ke centoj da tomboj estis malkovritaj ene la ĉirkaŭaĵoj de Izjum », tiu urbo oriente de la lando ĵus liberigita de la rusiaj okupaciantoj, raportas la BBC. La ukrainia armeo malkovris fosaĵon kaj tombojn portantajn « lignajn krucojn, plejparte markitajn per numeroj ».

Laŭ la unuaj atestoj, la viktimoj « mortis pro la bombadoj kaj manko de flegado ». Laŭ la ĉefo de la polico, « plejparte el la korpoj estas tiuj de civiluloj », detaligas la retejo de la publika brita kanalo.

 

Kolekti pruvojn

Serhi Bolvinov, respondeculo de la regiona polico de Ĥarkovo, kiu la unua elvokis la ekzistadon de tiu amastombejo deklaris, ke « ĉiuj korpoj estos eltombigitaj kaj kondukitaj al jurmedicina ekzameno », cele al « kolekto de pruvoj pri rusiaj suspektataj militkrimoj », malkaŝis Sky News. Kelkaj el tiuj eltombigitaj korpoj havis « ŝnuron ĉirkaŭ la kolo kaj manojn ligitajn ».            

Vendredon 16an de septembro, la ukrainia ministrejo pri Defendo mencias en Tvitero, ke ĝi nombris ĝis 440 tomboj, skribas CNN.

La prezidento Volodimir Zelenskij jam anoncis ĵaŭdon vespere, « ke ukrainiaj kaj internaciaj ĵurnalistoj iros surloken por vidi tion, kio estis malkovrita », ĉar li deklaris:

« Ni volas, ke la mondo sciu, kio vere okazas, kaj al kio kondukas la rusia okupacio. »

Izjum estis scenejo de « intensaj rusiaj artileriaj atakoj en aprilo », memorigas la retejo de la usona informkanalo, kaj « la urbo, kiu troviĝas tute proksime de la landlimo inter la regionoj Ĥarkivo kaj Donecko fariĝis strategia punkto » por la rusia armeo dum la kvin monatoj da okupacio. Ukrainio rekonkeris ĝin la 10an de septembro.

Pasintan vendredon, la ukrainia ministrejo pri Defendo publikigis fotojn « kiuj montras multajn krucojn sur teramasetoj en la arbara areo apud Izjum, kaj ankaŭ pli grandan fosaĵon boritan en la arbara grundo ».

Ukrainia Jurnalisto de The Kyiv Independent publikigis fotojn en sia Tviterpaĝo.

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj deklaris, ke li volas rapide sendi skipon en Izjum, raportas Le temps. Lia porparolanto, Liz Throssell, eksplikis vendredon 16an de septembro, ke « la misio de prigardado de Homaj rajtoj en Ukrainio intencas organizi viziton en Izjum por determini la cirkonstancojn de la morto de tiuj personoj ».

https://www.courrierinternational.com/article/decouverte-des-centaines-de-tombes-dans-la-foret-d-izioum-l-ukraine-evoque-des-crimes-de-guerre-presumes

https://www.youtube.com/watch?v=rd-tlII9hiM     

https://eo.wikipedia.org/wiki/Izjum

03/03/2022

Milito en Ukrainio : « Ni eĉ ne plu sukcesas kalkuli » la nombron de mortintoj en Buĉa, atestas armepastro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/milito-en-ukrainio-ni-ec-ne-plu-sukcesas-kalkuli-la-nombron-de-mortintoj-en-buca-atestas-armepastro.html

23/04/2022

Ukrainio : pli ol 200 komunaj fosaĵoj estis malkovritaj apud Mariupolo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/ukrainio-pli-ol-200-komunaj-fosajoj-estis-malkovritaj-apud-mariupolo.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }