Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juin 2022 5 17 /06 /juin /2022 21:40
AFP

17/06/2022

Post pli ol tri monatoj da ĉiutagaj bombadoj, la urbo oriente de Ukrainio estas grandparte detruita. La franca informretejo "franceinfo" sukcesis penetri tiun areon de Donbaso bombadita de la rusiaj fortoj, renkonte al la malesperaj loĝantoj.

Lisiĉansk koncentras ĉiujn aspektojn de la milito : la detruado estas ĉie, kie la okuloj povas vidi, ruinaĵoj, frakasitaj veturiloj, obuskrateroj. Kaj ankaŭ la senhaveco de ties loĝantoj, terorizitaj de haŭbizaj pafoj.

De pluraj semajnoj, la apudaj urboj Severodoneck kaj Lisiĉansk plene suferas la pafpotencon de la rusianoj. Ambaŭ ŝlosil-urboj estas centre de la Donbasa batalo, oriente de Ukrainio.

Post pli ol tri monatoj da milito en Ukrainio, ambaŭ urboj estas hodiaŭ grandparte detruitaj, kaj civiluloj regule tuŝataj.

Tri civiluloj tiel mortis ĵaŭdon 16an de junio, en Lisiĉansk, dum misilfrapoj.

« Tiajn pafojn… Mi timas tiajn pafojn. Mi ne sukcesas paroli, mi lacegas, eĉ por paŝadi », konfidas Tamara, kiu malfacile iradas laŭlonge de la vojo.

Sub plena suno, en tiu polva strato, alia virino antaŭeniras pene.  Lacega, Nina vidis siaflanke du obusojn antaŭnelonge deflugis en sian korton.

« Kiel vi povas vidi, ĉie estas eksplodoj. Ĉiuj, kiuj volis foriri, foriris, sed ni havas neniun lokon por iri… »

Maljunulino, plu sur la vojrando, aldonas : « Nek akvo, nek gaso, nek elektro. Ĉi tie, ni elturniĝu sola ! Ni ne plu vivas, ni vivtenas nin ! Pardonu, ni devas iri… ». Forirante, ŝi renkontas du junulinojn, kiuj trapasas kun kanistroj en la manoj.   

« Kiam ni iras serĉi akvon, pafoj pasas super niaj kapoj. Ni timas ; sed kiel vivi san akvo… », veas Dacha, kiu rapidas, kiam aliuloj paŝas aŭtomate, kiel anestezitaj de la milito.

 

« Se ni cedus la urbon, ni plu povus savi ion ĉi tie… »

« De kie venas la pafoj ? Al kiu ili pafas ? Ni eĉ ne provas scii tion.»

« Ni estas postvivantoj. Ni preterpasis la fazon de maltrankviliĝo. Ni ne eĉ reagas, kiam la obusoj flugas kaj defalas. Ni kutimiĝis », koncedas Boris, junulo, kiu restis por okupiĝi pri siaj proksimuloj.

Kaj dum ni plu veturas en la frakasita urbo, konsternegaj scenoj sin sekvas. Kiel tiu maljunulo, kiu tiras remorkon plenan je lignopecoj. « Jen kio restas al mi. Tio estas mia rompita lito. Mi riparos ĝin ».   

Ni poste preterpasas biciklantan maljunulon. Li krias : « Ukrainio nenion donas al ni. ». Ĉi tie, en tiu ŝirita Donbaso, parto el la loĝantaro estas pro-rusia, kaj inter la loĝantoj, kiuj restadis, kelkaj kiel Tatiana esperas malvenkon de Ukrainio : « Miaflanke, mi volas pacon. Pri la tuta cetero, mi prifajfas. Ĉi tie, ĉiuj konas la sorton de tiu milito. Sed tamen la Ukrainoj persistas batali. Se ni cedus la urbon, ni plu povus savi ion ĉi tie… »

Dum la artileriaj pafoj proksimiĝas, ĉe elirejo de la urbo, ukrainaj soldatoj ripozas en la ombro de arbo. De pli ol monato ili batalas ĉi tie.

01/06/2022

Milito en Ukrainio : « La rusianoj detruos ĉion por posedi tiun teritorion », denuncas la urbestro de Severodoneck, kie kemia uzino estis bombita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-la-rusianoj-detruos-cion-por-posedi-tiun-teritorion-denuncas-la-urbestro-de-severodoneck-kie-kemia-uzino-estis-bombita.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }