Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 avril 2022 3 13 /04 /avril /2022 21:14
AFP / NARCISO CONTRERAS / ANADOLU AGENCY

13/04/2022

Bildo : familio ploras mortintan parencon antaŭ komuna fosaĵo en la urbo Buĉa, la 3an de aprilo.

Dum al Internacia Punkortumo jam lanĉis enketon pri eventualaj seksperfortaĵoj plenumintaj de la rusia armeo en Ukrainio, ankaŭ UN-respondeculoj postulas sendependajn enketojn.

Pluraj atestoj kolektitaj de la mediatoj kaj sendependaj NeRegistaraj Organizaĵoj atestas pri uzado de seksperfortoj kiel « militaj armiloj ».

Lundon 11an de aprilo, respondeculoj de UN postulis sendependajn enketojn pri perfortoj kontraŭ virinoj en Ukrainio de post la invado de la rusia armeo.

« Ni pli kaj pli aŭdas paroli pri seksperfortoj kaj seksagresoj », alarmis Sima Bahous, direktorino de la UN-agentejo pri Virinoj, dum kunsido de la Konsilio pri sekureco.

« Perfortoj kaj seksperfortoj estas nun uzataj kiel milita armilo fare de la rusiaj invadintoj en Ukrainio », asertis Kateryna Cherepakha, prezidantino de la grupo pri defendo de la virinaj rajtoj La Strada-Ukraine, aŭskultita ĉe la Konsilio per video.

La ukrainia sekcio de La Strada disponigis specifan telefonnumeron por la ukrainiaj virinoj, viktimoj de perfortoj. La 7an de aprilo, la NRO atestas pri « telefonalvokoj koncerne sep kazojn da seksperfortoj de ukrainiaj virinoj kaj infanoj fare de rusiaj okupaciantoj ». Sed ili atendas nombron multe pli altan, kiam la ŝoko de la konsterniĝa efiko disiĝos.       

« Estas centoj, eĉ miloj da seksperfortitaj virinoj aŭ junulinoj », opiniis tiam Aliona Kryvouliak, respondeculino de la organizaĵo.

La 4an de marto, la unua alvoko veninte de Ĥersono, temis pri « kolektiva seksperforto de patrino kaj de ŝia filino 17-jara fare de tri viroj », la aliaj kazoj okazis en la regiono de Kievo, « post la 12-a de marto », ŝi substrekis.

 

Kolekto de pruvoj

Surloke, la ĝenerala prokurorino de Ukrainio, Iryna Venediktova, insistis pasintsemajne pri la neceseco kolekti pruvojn, agnoskante samtempe la malfacilecon kolekti ilin en milita lando, en zonoj kie la poŝtelefona kaj elektra retoj estas damaĝitaj.

« Rusiaj militistoj plenumis seksajn perfortojn kontraŭ ukrainiaj virinoj kaj viroj, kontraŭ infanoj kaj maljunuloj », ŝi asertis.    

Krom la Internacia Punkortumo, pluraj eŭropaj landoj jam lanĉis enketojn kaj prokuroraroj komencas kolekti pruvojn cele al estontaj juĝaj proceduroj.

 

Rusio dementas

Siaflanke, Moskvo forpuŝas tiujn asertojn, eĉ akuzante la ukrainiajn aŭtoritatojn, ke ili organizas « enscenigojn ».

La akuzoj pri seksperfortoj en Ukrainio, starigitaj lundon ĉe la Konsilio de sekureco de UN, estis dementitaj de la kun-ambasadoro de Rusio ĉe UN, dum retejo de la rusia ministrejo pri Defendo menciis, ke la ukrainia registaro disvastigas falsajn pruvojn pri la rusia perforto kontraŭ la civiluloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }