Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 août 2019 3 14 /08 /août /2019 13:36

14/08/2019

Antaŭ iom pli ol du semajnoj, Labourstart skribis al vi pri la kondamno de Erlan Baltabay, sindikata gvidanto en Kazaĥio, je sep jaroj da malliberejo.

Pli ol 7 000 inter vi respondis kaj sendis mesaĝojn al la registaro de Kazaĥio, postulante liberigon de Erlan.

Hieraŭ, ni ricevis bonan novaĵon, ke la tutmonda kampanjo de LabourStart lanĉita de la Internacia sindikata Konfederacio kaj IndustriALL Global Union sukcesis.

Erlan estis senkulpigita kaj liberigita.

Dankegon al ĉiuj, kiuj sendis mesaĝon, kiu dividis la novaĵojn pri tiu kampanjo per e-mesaĝo aŭ en la sociaj retoj, kaj al niaj memvolaj tradukantoj, kiuj rapidege disponigis tiun kampanjon al sindikatanoj el la tuta mondo en 18 lingvoj.

Ni ne ĉiam sukcesas per tiuj kampanoj, sed kiam ni gajnas, tio estas celebrinda motivo. 

Tio estas ankaŭ memorigo pri la aliaj kampanjoj, kiujn ni kondukas nun, subtene al la sindikatanoj en Pakistano, Filipinoj, Pollando, Kamboĝo kaj Turkio. Se vi ne ankoraŭ faris tion, bonvolu subteni ilin ekde hodiaŭ – Vi trovos la ligilojn sur la akcepta paĝo de LabourStart.

Kaj bonvolu dividi tiun mesaĝon  - kaj tiun bonan novaĵon – kun viaj amikoj, familianoj kaj sindikataj kolegoj.

Mi dankas vin!

Labourstart

Plu Aktivaj Kampanjoj en Esperanto:

30/07/2019

Turkio: Labourstart Kampanjo:  reenpostenigu la municipajn dungitojn de Aliağa

https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4195

http://neniammilitointerni.over-blog.com/tag/labourstart%20kampanjo/

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }