
11/07/2019
126 kvalifikitaj laboristoj, kiuj restaŭras la templon Okcidentan Mebun en Kamboĝo, suferas senlaborecon de jaro. Ili antaŭe estis dungitaj de la franca arkeologia agentejo EFEO, kun kolektiva konvencio kaj bonaj laborkondiĉoj. Sed en februaro 2018 ili eksciis, ke iliaj laborkontraktoj estas interrompitaj, kaj transdonitaj al la kamboĝa registara agentejo APSARA, konata pro siaj kontraŭsindikataj agadoj.
Estis dirite al ili, ke mono mankas por dungadi ĉiujn el ili, konforme kun iliaj antaŭaj kontraktoj. Hodiaŭ, nekvalifikitaj laboristoj estis dungitaj anstataŭ ili por efektivigi ilian laboron, kaj kazoj de neregulaj pagoj jam estis menciitaj. La laboristoj de Okcidenta Mebun fieras pri sia rolo en la restaŭrado de la kultura heredaĵo de Kamboĝo, kaj meritas dignecon kaj respekton en sia laboro.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4162

Retmesaĝo:
La laboristoj de Okcidenta Mebun estas alte kvalifikitaj laboristoj, kiuj havas decidigan rolon en la protektado de la unika kamboĝa kulturo. Ni postulas de vi, ke vi redonu al ili ilian dignecon, kaj ke ili povu relabori konforme kun la kolektiva konvencio sincere intertraktita.

Partnerece kun la Kamboĝa Federacio de la laboristoj en ligno kaj konstruado