Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2019 2 13 /08 /août /2019 20:16

13/08/2019

Bildo: Japanio planas liberigi milionon da tunoj da infektita akvo de la atomcentralo de Fukuŝimo. 

Sud-koreio maltrankviliĝas: Japanio tre serioze planas enverŝi en la oceanon pli ol miliardon da litroj da radioaktiva akvo, kiu devenas de la detruita atomcentralo Fukuŝimo.

Tiu akvo alte infektita devenas de la akvotavoloj situantaj sub la centralo, kaj estas ĝis tiam konservata en centoj da rezervujoj. Laŭ la nukleaj ekspertoj, la sola «realisma opcio» por malembarasiĝi de ili, estas «kontrolata enverŝo» en la Pacifikan oceanon. Tiu «opcio» hororigas la sud-korean najbaron.   

1 400 tunoj da radioaktiva akvo estas rekuperitaj ĉiusemajne sub la centralo de Fukuŝimo. La teknologioj por malinfektadi tiun akvon ne funkcias, kaj la japana registaro do povus permesi ĝian enverŝadon en la Pacifikan oceanon ekde la venonta jaro, timas Ĉang Mari, reprezentantino de la NeRegistara Organizaĵo Greenpeace en Koreio.

«Enverŝi tiun akvon en la oceanon estas la malpli multekosta opcio kaj la plej rapida, kaj ni certas, ke tion faros Japanio. Post kiam tiu infektita akvo kaj tiu tricio estos en la akvo, ili sekvos la marajn fluojn kaj disvastiĝos ĉien, inkluzive en la orientan maron de Koreio».

Greenpeace lanĉas internacian alvokon fronte al la konsekvencoj de tia radioaktiva poluado. «17 jaroj estos necesaj por atingi diluadon de tiu radioaktiva poluado je sekura nivelo. La koreanoj estas tre maltrankvilaj. Ni bezonas la subtenon de la internacia komunumo por haltigi la japanan registaron. Tiu problemo koncernas la tutan mondon».

Greenpeace akuzas la japanan registaron, ke ĝi rifuzas paroli pri la riskoj kaŭzitaj de la radioaktiveco de Fukuŝimo. Koncerne la sud-korean registaron, ĝi kritikas Tokion pro ĝia manko de travidebleco, koncerne tiun miliardon da litroj da radioaktiva akvo, kiu minacas siajn marbordojn.     

09/03/2019

Fukuŝimo: nuklea katastrofo: ok jarojn poste, la rajtoj ne estas respektataj (1)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/fukusimo-nuklea-katastrofo-ok-jarojn-poste-la-rajtoj-ne-estas-respektataj.html

10/03/2019

Fukuŝimo: nuklea katastrofo: ok jarojn poste, la rajtoj ne estas respektataj (2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/fukusimo-nuklea-katastrofo-ok-jarojn-poste-la-rajtoj-ne-estas-respektataj-2.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }