
26/07/2019
Bildo: Erlan Baltabay, gvidanto de la sendependa sindikato «Deca laboro», dum sia proceso en Ŝimkento (Kazaĥio), la 16an de aprilo 2019.
Represio kaj perfortaj fizikaj agresoj kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la sendependaj sindikatoj senĉese daŭras. La 17an de julio 2019, Erlan Baltabay, gvidanto de la Sindikato de la laboristoj de industrio pri bruligaĵoj kaj energio «Deca laboro» estis kondamnita je 7 jaroj da malliberejo kaj 7 jaroj da malpermeso pri ĉia publika aktiveco.
La sindikato, kiun li gvidis, estis malfondita fare de tribunalo, kadre de pli vasta represio kontraŭ la sindikataj sendependaj aktivecoj. La puna procezo kontraŭ Erlan Baltabay komenciĝis la 25an de septembro 2018, reprezalie al lia sindikata aktiveco, kaj lia principa defendo de la aliaj gvidantoj de la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio (KNPRK), kondamnitaj al diversaj limigoj de iliaj liberecoj. Tiuj punaj persekutoj, kaj ankaŭ tiuj engaĝintaj kontraŭ la gvidantoj de la KNPRK Larisa Kharkova, Amin Eleusinov kaj Nurbek Kuŝakbaev, celis silentigi la aktivulojn de la sendependaj sindikatoj, kaj malhelpi aliajn personojn aktive partopreni al postulo de sindikata libereco en tiu lando.
Ni bezonas vian subtenon! Kuniĝu kun ni por postuli de la Kazaĥaj aŭtoritatoj, ke ili ĉesigu la persekutojn kaj perforton kontraŭ la gvidantoj de sendependaj sindikatoj, kaj garantiu la liberecon kaj sekurecon de la sindikataj aktivuloj en la lando.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4177

Retmesaĝo:
S° Kassym-Jomart Tokayev
Prezidento
Kazaĥa Respubliko
Mi vigle petas de vi, Sinjoro Prezidento, ke vi uzu vian tutan potencon, vian tutan influadon kaj aŭtoritaton por garantii la tujan liberigon de Erlan Baltabay kaj ebligi al li reakiri normalan vivon kaj sian laborpostenon.
Mi ankaŭ petas de vi forlason de ĉiaj akuzoj koncerne Larisa Kharkova, Nurbek Kuŝakbaev kaj Amin Eleusinov, leĝe agnoski la sindikaton KNPRK, kaj garantii la rajton de la laboristoj fondi sindikatojn laŭ ilia elekto kaj aniĝi al ili, konforme kun via Konstitucio, kaj la internaciaj devigoj de Kazaĥio, bazitaj sur la konvencioj 87 kaj 98 de la Internacia Organizaĵo de Laboro pri sindikata libereco kaj kolektiva intertraktado.

Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio,

IndustriALL,

kaj KNPRK – la Konfederacio de Sendependaj Sindikatoj de Kazaĥio

19/11/2018
Kazaĥio: Labourstart Kampanjo: Ĉesigu la represion kaj la fizikajn atakojn kontraŭ la gvidantoj de la sendependaj sindikatoj; For la persekutojn kontraŭ Larisa Kharkova, Erlan Baltabaj kaj Dmitrij Senjavskij