
30/05/2019
Hutchison Ports maldungis ok sindikatajn gvidantojn de Karaĉio, ĉar ili kondukis la lukton de sia sindikato, cele al respekto de digneco kaj justeco por ties membroj. La atakoj kontraŭ Marvia, Khaled, Nizzar, Walid, Norman, Kamaran, Mueed kaj KM konsistigas la lastan kontraŭ-sindikatan atakon kontraŭ la gvidantoj kaj aliaj membroj de la SAPT sindikato de la demokratiaj laboristoj (SAPTDWU). Antaŭe, la societo provis kontesti la laŭleĝecon de SAPTDWU ĉe la tribunaloj kaj ne sukcesis. Ĝi sekrete registris alian sindikaton en Islamabado, kaj starigis falsajn akuzojn de sabotado kontraŭ la sindikataj gvidantoj, kio okazigis enkarcerigon de du gvidantoj dum naŭ tagoj. Malobserve al justica decido, la societo maldungis la ok sindikatajn gvidantojn de la SAPTDWU. Ni bezonas vian subtenon por postuli de Hutchison Ports Pakistan, ke ĝi tuj reenpostenigu la ok laboristojn de Karaĉio, kaj ĉesigu sian hontindan kontraŭ-sindikatan taktikon.
Kampanjo en Esperanto :
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4112

Retmesaĝo
Mi skribas al vi hodiaŭ por postuli reenpostenigon de la sindikataj gvidantoj de la SAPT sindikato de la demokratiaj laboristoj (SAPTDWU), legitima sindikato de la dokistoj ĉe la terminalo SAPT de Hutchison Ports, en Pakistano. Mi subtenas la peton de la Sindikato pri reenpostenigo de la maldungitaj laboristoj. Hutchison Ports Pakistan respektu la rajtojn de la laboristoj – kaj de ilia sindikato – al kolektiva intertraktado kaj reprezentado de la personaro. Mi petas de Hutchison Ports Pakistan, ke ĝi ĉesigu sian hontindan taktikon kontraŭ-sindikatan. Ĝi devas sincere intertraktadi, ebligi demokration en la laborloko, respekti la rajton de ĉiuj laboristoj esti reprezentataj kaj ĝuadi dignecon dum sia laboro.

Partnerece kun SAPT sindikato de la demokratiaj laboristoj en Pakistano.