Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juin 2019 3 12 /06 /juin /2019 16:12

12/06/2019

Marek Szymczak, aktivulo en la sindikato NSZZ Solidarność, estis maldungita de Hutchison Ports-Pollando en majo 2017. Marek luktis por pli sekuraj laborkondiĉoj de la dokistoj en la havena terminalo de Gdinio. Li kampanjis por reduktita subkontraktado, pli mallongaj laborhoroj kaj ŝanĝiĝo de la kutimo koncerne kromajn horojn. La sindikato deziris kolektivan konvencion, kiu garantias pli altajn salajrojn, kaj pli justan socialan protektadon.

Tiam, la dokistoj de la terminalo laboris kutime pli ol 16 horojn tage. Dum Hutchison pagis rekte la 8 aŭ 10 unuajn horojn, la sekvontaj horoj estis fakturataj al ekstera societo.

La difektiĝo de la labor-materialo, kaj la malpliiĝo de investoj estis alia fonto de zorgo por la laboristoj.

En majo 2017, Marek estis viktimo de labor-akcidento. Aprobita de lia kuracisto, li partoprenis al la internacia kunveno de junaj dokistoj en Antverpeno en junio 2017. Hutchison dungadis privatan enketiston por kontroli liajn aktivecojn dum forpermeso pro malsano, kaj maldungis lin pro ekscesa uzado de liaj rajtoj.

Laŭ la membroj de la sindikato, la maldungo de Marek celis timigi la laboristojn, kaj intensigi la kontraŭ-sindikatan politikon de Hutchison kontraŭ NSZZ Solidarność, ties aktivuloj kaj membroj. De 2 jaroj, Marek luktas por sia redungado.

Hodiaŭ, NSZZ Solidarność petas vian subtenon kaj internacian solidarecon, por sendi fortan kaj klaran mesaĝon al Hutchison Ports, postulante reenpostenigon de Marek Szymczak.  

Retmesaĝo:

Sinjoro Clemence Cheng

Ekzekutiva direktoro, Hutchison Ports

Ĝenerala Direktoro, Eŭropo

Sinjoro,

Kun indigno kaj malaprobo, mi legis la zorgigajn informojn koncerne la kontraŭ-sindikatajn praktikojn de Hutchison Ports Gdinio kontraŭ Marek Szymczak, kaj aliaj aktivuloj kaj membroj de NSZZ Solidarność.

En majo 2017, Marek estis viktimo de labor-akcidento. Aprobita de lia kuracisto, li partoprenis al internacia sindikata kunveno de junaj dokistoj en Antverpeno en junio 2017. Li estis maljuste maldungita pretekste, ke li ekscese uzadis sian forpermeson pro malsano.

Mi notas la zorgigan raporton de NSZZ Solidarność, laŭ kio la maldungo de Marek celas timigi la komunumon de dokistoj, kaj konsistigas eskaladon de kontraŭ-sindikata politiko de Hutchison kontraŭ NSZZ Solidarność kaj ties aktivuloj kaj membroj, responde al la kampanjo de la sindikato por justa kolektiva konvencio , kaj sekura laborloko.

Ni petegas de Hutchison Ports, ke ĝi kunlaboru kun NSZZ Solidarność por plibonigi la normojn en siaj terminaloj, aparte tiu de Gdinio, intervenante urĝeme por:

1.        Redungadi tuj Marek Szymczak

2.        Ĉesigi ĉiajn kontraŭ-sindikatajn aktivecojn

3.        Solvadi ĉiujn kolektivajn konfliktojn en la terminalo kun NSZZ Solidarność

4.        Serioze intertraktadi kolektivan konvencion kun NSZZ Solidarność.

Mi dankas vin.

Partnerece kun la Nacia sekcio de Haven-laboristoj NSZZ Solidarność.  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }