
03/06/2019
Dum jaroj, la kontrakt-laboristoj de la cementejo Holcim en Davao, postulis regulan postenon, konforme kun la filipina juro. Pasintjare, ili plendis ĉe la ministrejo de la Laboro kaj Dungado. Tamen en marto, 140 kontrakt-laboristoj estis maldungitaj, dum novaj laborkontraktoj estis proponitaj al la ne-sindikatanoj. De tiam, la laboristoj manifestiĝis antaŭ la uzino, sed en majo, ili eksciis, ke la posedanto de la uzino, la multnacia entrepreno pri cemento Lafarge Holcim, planas vendi la uzinon al la filipina trusto San Miguel, kies kontraŭsindikata sinteno estas konata. La unua de majo, huliganoj perforte atakis la strikpostenon de la laboristoj, kaj la sindikato estas konvinkita, ke Holcim kulpas pri la atako. Tiuj laboristoj bezonas justecon, tute ne perforton kaj represion.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4120

Retmesaĝo
La kontrakt-laboristoj antaŭe dungitaj ĉe Holcim Davao sciis, ke ili estas malmultekosta opcio por la direkcio, cele al nepagado de la salajroj kaj nerespekto de la kolektiva konvencio. Ili ofte devis labori po 16 ĝis 18 horojn tage por vivteni sin en malbonaj kondiĉoj. La filipina leĝo malpermesas al la laboristoj daŭre labori kiel kontraktantoj, sed tio ĝuste okazis. Kiam ili petis juran kompenson pro tiuj malobservadoj, ili estis senpravige maldungitaj. Ni postulas finon de tiu sensolva situacio, regulan laborpostenon por ĉiuj eks-kontrak-laboristoj maldungitaj, kaj monkompenson pro nia maldungo.