
14/08/2019
Ĉirkaŭ 3 000 virinoj, membroj de indiĝenaj triboj de tuta Brazilo, manifestaciis mardon en Braziljo por denunci la «genocidajn politikojn» de la ekstremdekstra prezidento Jair Bolsonaro, kiu antaŭvidas permesi minekspluatadon en la indiĝenaj teritorioj.
Tiu unua marŝado kolektis nur virinojn de tiuj triboj, kiuj tendumas en la ĉefurbo de fino de la pasintsemajno. Ili fiere surhavis tradiciajn kostumojn kun plumoj, pafarkoj, sagoj kaj muzikinstrumentoj.
Malantaŭ afiŝtabulo «Rezisti por ekzisti» ĉekape de la manifestacio, ili defiladis sur la Placego de la ministrejoj, kiu atingas la simbolan Placon de la Tri Potencoj, kie troviĝas la Prezidenta Palaco Planalto, la Kongreso kaj la Ĉefkortumo.
«Ili nun deklaras militon al la indiĝenaj popoloj. Ni ne akceptas la genocidajn politikojn de la registaro, ni ne toleros plian verŝadon de sango de nia popolo», skandis indiĝena aktivulino per laŭtilo.
«Bolsonaro volas detrui niajn terojn, niajn etnojn. Ni volas, ke niaj teroj estu taŭge limdifinitaj. Niaj teritorioj estas regule invaditaj de la ŝtelĉasistoj aŭ oresploristoj», deklaris Potira Guajajara.
Tiu studentino 22-jara de la vilaĝo Lagoa Quieta, en la Ŝtato Maranhao (nord-oriente) memorigis, ke la senarbarigo senĉese kreskas de post la enpotenciĝo de Jair Bolsonaro.
La lastaj oficialaj nombroj de la "brazila Nacia instituto pri spaca esploro" montras, ke la senarbarigo en julio estis preskaŭ kvaroble supera al tiu de julio 2018.
Laŭ Potira Guajajara, la Ŝtatestro provas «apartigi la indiĝenajn popolojn» cele al liverado de iliaj teroj al la minentreprenoj aŭ al la potencaj terposedantoj.
Elektita danke al la vigla subteno de la potenca agro-aferisma premgrupo, Jair Bolsonaro planas interalie malfermi la rezervatajn teritoriojn de la indiĝenaj loĝantoj al la minekspluatado, pretekste de «sociigo de la indiĝenoj», ne lasante ilin «enfermitaj same kiel en bestoĝardeno».
Ĉirkaŭ 80 000 indiĝenoj kaj 305 etnoj vivas en Brazilo, kontinento-lando je 209 milionoj da loĝantoj.