30/04/2024
Sabaton la 27an de aprilo, la iraka Parlamento adoptis kontraŭ-samsekseman leĝon, kiu kriminaligas la samseksajn rilatojn kaj la genrajn transirojn. La teksto, kiu krome malpermesas la organizaĵojn de defendo de la rajtoj de la samseksemuloj, « draste atakas » la fundamentajn Homajn rajtojn, akuzas Human Rights Watch.
La leĝo adoptita de la Parlamento celas « protekti la irakan socion de la morala diboĉeco kaj de la alvokoj al samseksemeco, kiu invadis la tutan mondon », laŭ la terminoj de la teksto, kiu modifas kontraŭ-prostituan leĝon de 1988.
La samseksaj rilatoj de nun estas punitaj en Irako per puno de enkarcerigo ĝis almenaŭ dek jaroj, kaj maksimumo de dek kvin jaroj. « Origine, la leĝprojekto antaŭvidis mortopunon pro samseksemeco », precizigas Al-Jazeera. La fina versio krome punas ĝis sep jaroj da malliberejo « iun ajn, kiu promocias samseksemon aŭ prostituadon ».
La nova leĝo kriminaligas ankaŭ « la ŝanĝon de biologia sekso bazitan sur la deziro aŭ persona emo » kaj punas la transgenrulojn kaj la kuracistojn, kiuj praktikas operaciojn de genra transiro per puno, kiu povas atingi tri jarojn de mallibereco.
Samseksemaj rajtoj : « terura » bilanco en Irako.
« Ĝis sabato, Irako ne eksplicite kriminaligis la samseksajn rilatojn, precizigas la panaraba mediato. Kvankam malklaraj moralaj klaŭzoj difinitaj en ĝia Punkodo estis uzitaj por celi samseksemulojn, kaj ke membroj de la komunumo jam estis murditaj fare de armitaj grupoj aŭ individuoj ».
Pasintjare, la ĉefaj irakaj partioj kondukis perfortan kampanjon kontraŭ-samsekseman kaj plurfoje « bruligis ĉielarkajn flagojn dum manifestacioj organizitaj de islamaj frakcioj ŝijahismaj de la registaro kaj de la opozicio », memorigas la mediato.
Laŭ Razaw Salihy, esploristino ĉe Internacia Amnestio, « Irako enkodigis laŭ leĝaj terminoj » la diskriminacion kaj la perfortojn, kiuj celas la membrojn de la samseksema komunumo « en plena nepuniteco ».
Laŭ Raŝa ĵunes, kun-direktorino de la programo pri samseksemaj rajtoj ĉe Human Rights Watch, la adopto de tiu leĝo « konfirmas la teruran bilancon de Irako koncerne malobservadojn de la rajtoj de samseksemuloj » kaj estas « drasta atako » kontraŭ la fundamentaj Homaj rajtoj ».