Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2024 6 16 /03 /mars /2024 22:45

16/03/2024

Vendredon 15an de marto, du misiloj frapis unu post alia la urbon sude de Ukrainio, kaŭzante altan nombron de viktimoj. Temas pri la plej mortiga atako kontraŭ Odeso de post la komenco de la konflikto.

La itala ĵurnalo Il Foglio priskribas « kolapsitan » urbon, funebrigita de « pluraj sinsekvaj atakoj de misiloj », en tiu ĉi jarkomenciĝo. Vendredon 15an de marto, la havenurbo Odeso en Ukrainio estis celo de rusia atako, kiu okazigis almenaŭ 20 mortintojn kaj 75 vunditojn.

« Temas pri la plej mortiga atako kontraŭ Odeso de post la komenco de la milito », konstatas CNN, kiu precizigas kiamaniere disvolviĝis la faktoj. « Unua misilo frapis konstruaĵon de la urbo vendredon matene, mortigante kaj vundante civilulojn. Poste, la personaro de la ukrainaj urĝaj helpservoj, kiuj rapidis al la lokoj, estis bombitaj per dua frapo. »

Kiel eksplikas la usona mediato, temas pri tekniko ofte uzata de Moskvo. (Jam utiligita en Sirio) Ĝi konsistas celi saman lokon per du sinsekvaj atakoj en mallonga tempo cele al maksimumigi la nombron de viktimoj, mortigante tiel la unuajn sukuristojn. « Unuafoje, duobla atako tuŝas la regionon de Odeso », precizigas Maryna Avernia, porparolantino de la lokaj urĝaj helpservoj al la angloparolanta informretejo.

Kvankam tiu tekniko ne ankoraŭ estis utiligita en la haveno de la Nigra maro, konstateblas, ke Odeso estis celita de la armeo de Moskvo tiujn lastajn semajnojn. La 2an de marto, atako de droneoj kaŭzis interalie la morton de 12 personoj, kaj la 6an de marto, misilo denove tuŝis la havenurbon okazigante plurajn mortintojn, dum la prezidento Volodimir Zelenskij kaj la greka Ĉefministro, Kiriakos Mitsotakis, estis surloke.

Tamen, la atakoj de la 15a de marto intervenas dum aparta kunteksto de balotoj en Rusio, kiuj komenciĝis vendredon kaj daŭros ĝis dimanĉo 17a de marto.

Antaŭ la komenciĝo de la balotoj, jam okazis multaj atakoj de ukrainaj droneoj en la regiono de Belgorodo. La informretejo Kyiv independent raportas, ke tiuj ĉi « kaŭzis la morton de du personoj », laŭ la guberniestro de la rusia regiono, Vjaŝeslav Gladkov. Tiun ĉi 16an de marto, la ukraina mediato ankaŭ raportas en alia artikolo, ke Gladkov « asertis pri mortigo de du aliaj personoj post atakoj de misiloj kontraŭ Belgorodo ».

 

« La rusiaj murdistoj spertos nian respondon »

Kiel kutime, Kijivo ne oficiale prenis sur sin tiujn frapojn en rusia teritorio, eĉ se post la mortiga atako de Odeso, la brita mediato The Guardian mencias, ke la ukraina prezidento Zelenskij faris tiun deklaracion en la retmesaĝilo Telegram: « Niaj defendo-fortoj certe faros ĉion eble, por ke la rusiaj murdistoj povu sperti nian justan respondon. »   

04/03/2024

Ukrainio: la bilanco de la rusiaj bombadoj de pasinta sabato atingas dek du mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/03/ukrainio-la-bilanco-de-la-rusiaj-bombadoj-de-pasinta-sabato-atingas-dek-du-mortintojn.html

24/07/2023

Ukrainio:  la rusiaj bombadoj kontraŭ Odeso celas « terorigi » la loĝantaron, laŭ la generalo Jérôme Pellistrandi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ukrainio-la-rusiaj-bombadoj-kontrau-odeso-celas-terorigi-la-logantaron-lau-la-generalo-jerome-pellistrandi.html

03/04/2021

Rusiaj NeRegistaraj Organizaĵoj kondamnas la rolon de Moskvo en la militkrimoj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/rusaj-neregistaraj-organizajoj-kondamnas-la-rolon-de-moskvo-en-la-militkrimoj-en-sirio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }