Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2023 3 01 /02 /février /2023 15:17

31/01/2023

La lasta raporto de la NeRegistara Organizaĵo Prisoners Defenders, bazita en Madrido, decembro 2022 nombris 29 novajn politikajn malliberulojn. Ilia totala nombro atingas 1 057, inter kiuj 123 virinoj.

Ĉiumonate, la nombro de enkarcerigitaj personoj estas taksita ĝis 30. Al ĉiuj, kiuj estis arestitaj dum manifestacioj de la 11a de julio regule aldoniĝas ĉiuj, kiuj je ia ajn maniero denuncas la ekonomian, socian kaj politikan situacion de la insulo, pli kaj pli neelteneblan kaj kiu kaŭzas amasan migradon. "Prisoners Defenders" precizigas, ke 36 el tiuj politikaj malliberuloj estas neplenaĝuloj, inter kiuj 5 junulinoj. Dek ses el ili estas persekutitaj aŭ juĝitaj pro ribelinstigo kaj estis kondamnitaj al kvin jaroj da malliberejo averaĝe. Inter la plenaĝuloj arestitaj dum la eventoj de la 11a de julio, 175 estis juĝitaj pro ribelinstiga krimo kaj kondamnitaj al averaĝe 10 jaroj da enkarcerigo.          

Laŭ la raporto, la « gepatra respondeco » estas uzata de la reĝimo por minaci la enkarcerigitajn gepatrojn pri eventuala perdo de ilia infangardado, se ili persistas utiligi sian esprimliberecon kaj plu kulpas pri nerespekta kaj kritika sinteno kontraŭ la sistemo.

La raporto notas ankaŭ, ke la pli kaj pli grava popola malkontenteco, ligita al la gravegaj ekonomiaj malfacilaĵoj kaj manko de libereco, la libera kaj nesilentigita uzado de la opoziciaj retejoj starigitaj eksterlande, kondukis la reĝimon intensigi sian represion kaj kreskigi sian dependecon kun la tutmonda totalisma bloko. 

La kastrisma reĝimo fakte estas nekaŝita aliancano de Rusio kaj Irano inter aliaj. Ambaŭ landoj distingiĝas koncerne perforton kontraŭ loĝantoj de najbara lando por la unua, kontraŭ sia propra loĝantaro por la dua.

14/06/2022

Kubo: preskaŭ 400 personoj estis kondamnitaj pro la manifestacioj de julio 2021

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/kubo-preskau-400-personoj-estis-kondamnitaj-pro-la-manifestacioj-de-julio-2021.html

14/07/2021

Kubo: almenaŭ unu mortinto dum kontraŭ-registaraj manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/kubo-almenau-unu-mortinto-dum-kontrau-registaraj-manifestacioj.html

29/05/2021

Kubo: kubaj artistoj mobiliziĝas por la liberigo de Luis Manuel Otero Alcántara

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/kubo-kubaj-artistoj-mobilizigas-por-la-liberigo-de-luis-manuel-otero-alcantara.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }