Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juillet 2014 7 27 /07 /juillet /2014 10:25

27/07/2014

Pluraj miloj da israelanoj kolektiĝis sabaton vespere en Tel-Avivo por peti finon de la operacioj en Gazao, kio kostis la vivon al pli ol mil Palestinanoj kaj 40 israelaj soldatoj.

Tiu manifestacio, organizita de kolektivo de maldekstraj kaj ekstrem-maldekstraj organizaĵoj, estas la plej grava el la militkontraŭuloj de post la komenco de la israela ofensivo la 8an de julio.

La partoprenantoj kolektiĝis sur la placo Jicĥak Rabin, nomo de la murdita eks-Ĉefministro, malgraŭ ordono de la polico, kiu anoncis kelkajn horojn pli frue, ke la manifestacio estas malpermesita pro « sekurecaj kialoj », pro timo de raketpafoj el Gazao.

La manifestaciantoj svingis multajn afiŝtabulojn asertantajn : « alia vojo ekzistas ol milito », « Liberigu Gazaon nun, lasu ilin vivi », parolante pri la palestinaj loĝantoj de Gazao, « Haltu la militon kaj okupadon » de Cisjordanio.

Unu el la organizantoj, Ifat Solel, aktivulino en Meretz, Partio je maldekstra opozicio, eksplikis ke tiu kolektiĝo celis komprenigi ke « milita solvo ne ekzistas, sed nur politika ». « Ni ne devas timi pacon », ŝi pledis.

Tre gravaj policaj fortoj estis deplojitaj ĉirkaŭ la placo por reteni kelkajn centojn da ekstremdekstraj manifestaciantoj kaj eviti alfrontiĝojn.

http://www.lalibre.be/actu/international/tel-aviv-des-milliers-de-manifestants-israeliens-contre-la-guerre-a-gaza-53d402173570667a638df824

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }