/image%2F0553642%2F20240401%2Fob_9c0494_f240331cg204.jpg)
01/04/2024
Duafoje en du tagoj, miloj da personoj postulis liberigon de la ostaĝoj detenitaj en Gaza-sektoro kaj novajn balotojn.
Israelaj flagoj, fumgrenadoj kaj megafonoj: la kolero kontraŭ la Ĉefministro Benjamin Netanjahu, vigle kritikata pro sia administrado de la lando de post la atako plenuminta de la Hamaso la 7an de oktobro, transiras novan etapon. Ĉi-dimanĉe 31a de marto vespere, miloj da manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la israela parlamento en Jerusalemo por postuli lian demision.
Tiu aparte impeta manifestacio, la dua en du tagoj, estis markita interalie per alfrontiĝoj kontraŭ policistoj. La manifestaciantoj flamigis plurajn fajrojn svingante fumgrenadojn flavajn, koloro en rilato kun la ostaĝoj detenitaj en Gaza-sektoro. « Balotoj ! » Netanjahu « foriru ! » kaj « Revenigu nun la ostaĝojn ! » ili kriis, portantaj fotojn de la ostaĝoj kaj mokbildojn de la Ĉefministro.
Liberigo de la ostaĝoj kaj forigo de la registaro
« La popolo postulas de la registaro, ke ĝi trovu solvon por liberigi la ostaĝojn, kiuj fakte estas mortiĝantaj ! », resumis Hagai Levin, kuracisto engaĝiĝinta helpe de familioj de la homoj kaptitaj en Gaza-sektoro. « Bibi Netanjahu ne kompetentas por tiu posteno, tiujn lastajn jarojn, li nur faras sensensaĵojn, li misfamigas la landon, li estu tuj anstataŭigita », aldonas alia manifestacianto, Rafael Malinovize.
La organizantoj de tiuj kolektiĝoj planis aliparte surstratiĝi en Jerusalemo ĉiuvespere dum la venontaj tagoj.
Iom pli malproksime, en alia kvartalo de la urbo, ankaŭ rezervistoj kaj veteranoj manifestaciis, postulante siaflanke tujan rekrutigon de la ultra-ortodoksaj judoj. Tiu nesubmetiĝo al militservo estas pli kaj pli kritikita ene de la israela socio. La Ĉefkortumo, kiu ludas kontraŭ-potencan rolon fronte al la kriza registaro de Netanjahu, metis limdaton al la ekzekutivo. Ĝis lundo 1a de aprilo por prezenti la priteman projekton, kaj ĝis la 30a de junio por adopti ĝin. Dum la manifestacioj de dimanĉo, Benjamin Netanjahu partoprenis gazetkunsidon. « Balotoj nun, meze de milito, paralizus Israelon por daŭro de almenaŭ ses monatoj. Ili paralizus la intertraktadojn koncerne la liberigon de niaj ostaĝoj (...) la unua, kiu feliĉiĝus estus la Hamaso », li deklaris.
/image%2F0553642%2F20240401%2Fob_c78137_palestino.jpg)
23/03/2024
ISRAELO-PALESTINO
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/03/israelo-palestino.html