Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2023 3 08 /03 /mars /2023 16:31
Zurab Tsertsvadze / AP

08/03/2023

Kartvelio, malgranda eks-sovetia respubliko de Kaŭkazio, deziras kuniĝi kun Eŭropa Unio kaj NATO, sed pluraj registaraj aranĝoj antaŭnelonge kontraŭas tiujn aspirojn.

Miloj da personoj manifestaciis mardon 7an de marto en Kartvelio kontraŭ kontestita leĝprojekto koncerne la « agentojn de eksterlando », denuncata de la kritikantoj de la potenco kiel timigilo kontraŭ la amaskomunikiloj kaj la NROj.  

La polico uzadis larmigajn gasojn kaj akvokanonojn kontraŭ la manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis ekster la Parlamento, post la adopto fare de la deputitoj de unua etapo de leĝprojekto, laŭ la bildoj de la sendependa televidkanalo Pireli TV. Dum tiu kolektiĝo plejparte pacema, almenaŭ manifestacianto ĵetis brulbotelon al kordono de kontraŭ-ribelaj policistoj, laŭ la sama informfonto.

 

Simila teksto jam estis adoptita en Rusio en 2012

La leĝprojekto antaŭvidas, ke la organizaĵoj, kiuj ricevas pli ol 20% de sia financado el eksterlando, devas registriĝi kiel « agentoj de eksterlando », riske de monpuno. Tiu teksto memorigas similan leĝon adoptitan en Rusio en 2012, kiu estis vaste uzata de la Kremlo por subpremi la amaskomunikilojn, la opoziciajn organizaĵojn, kaj eĉ simplajn kritikantojn.         

La kartvela prezidentino, Salome Zurabiŝvili intervenis ĉe la televido el Novjorko kaj sin deklaris « flanke » de la manifestaciantoj.

« Vi reprezentas hodiaŭ la liberan Kartvelion, kiu vidas sian estonton en Eŭropo, kaj kiu lasos neniun ŝteli sian estonton », ŝi aldonis petante, ke la leĝo estu « abolita », kaj promesante, ke ŝi vetoos. Tiu vetoo tamen povos esti superita fare de la reganta potenco, la "Kartvela Revo", kiu kontrolas pli ol duonon el la sidejoj en la Parlamento.           

28/03/2022

Milito en Ukrainio : la rusa sendependa ĵurnalo « Novaïa Gazeta » interrompas sian publikigon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-la-rusa-sendependa-jurnalo-novaia-gazeta-interrompas-sian-publikigon.html

26/02/2022

Milito en Ukrainio : 30 000 solidaraj personoj  sur la stratoj de Kartvelio, lando invadita de Rusio en 2008

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/milito-en-ukrainio-30-000-solidaraj-personoj-sur-la-stratoj-de-kartvelio-lando-invadita-de-rusio-en-2008.html

26/11/2019 

Kartvelio : La opozicio, unuiĝinta kontraŭ la oligarko Ivaniŝvili

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/kartvelio-la-opozicio-unuiginta-kontrau-la-oligarko-ivanisvili.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }