04/04/2024
Unuiĝintaj Nacioj denuncas « netolereblan » bilancon, pro la maniero per kio Israelo kondukas la militon en Gaza-sektoro.
Mardon, la Konsilio pri Sekureco de UN urĝe kolektiĝis por elvoki la israelan frapon de la 1a de aprilo 2024 kontraŭ la irana konsulato de Damasko, en Sirio, kiu okazigis almenaŭ 13 mortintojn laŭ la lasta bilanco de la iranaj aŭtoritatoj. Plejparte el la membroj de la Konsilo, escepte de la Okcidentanoj, kondamnis tiun operacon, kiu povas nur pligravigi la regionajn streĉojn.
Dum tiu renkontiĝo, la membro de la Konsilio elvokis ankaŭ la frapon, kiu mortigis sep membrojn de la organizaĵo World Central Kitchen, dum ili disdonis nutraĵon.
« La israelaj detruigaj aerbomboj, kiu mortigis la personaron de World Central Kitchen taksas ĝis 296 la nombron de homhelpaj laboristoj mortigitaj en tiu konflikto, inter kiuj 175 apartenas al nia propra personaro de Unuiĝintaj Nacioj. Tio estas netolerebla, sed estas la neevitebla resultato de la maniero per kio la milito estas kondukita », vigle denuncis la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres.
La israela armeo agnoskas « eraron » post « malbona identigo », en « komplika kunteksto ».
La leŭtenanto-generalo Halevi, ĉefo de la stabo, anoncis malfermon de sendependa enketo, kies unuaj konkludoj estos publikigitaj ĉi-merkredon.
Mardon en Jerusalemo, miloj da personoj triafoje kolektiĝis antaŭ la parlamento. Ili postulas demision de la Ĉefministro Benjamin Netanjahu, balotojn, kaj interkonsenton kun la Hamaso por liberigi la centon da plu kaptitaj israelaj ostaĝoj.
https://fr.euronews.com/2024/04/03/pres-de-200-humanitaires-tues-en-six-mois-a-gaza
01/04/2024
Israelo : en Jerusalemo, miloj da manifestaciantoj postulas demision de Benjamin Netanjahu
24/10/2023
KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO
27/07/2014
Israelo : Tel-Avivo : miloj da israelaj manifestaciantoj kontraŭ la milito en Gazao