Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2024 7 28 /01 /janvier /2024 20:59

28/01/2024

61 politikaj malliberulinoj de la prizono Evin lanĉis malsatstrikon por protesti kontraŭ la ekzekuto de Mohammed Qabadlo kaj Farhad Salimi. La malsatstriko de la malliberulinoj ricevis subtenon de aktivuloj pri Homaj rajtoj kaj artistoj.

La 23an de januaro, Qabadlo kaj Farhat Salimi, enkarcerigitaj de antaŭ 14 jaroj estis ekzekutitaj de la irana reĝimo. Dum la reagoj kontraŭ la irana reĝimo multobliĝas pro la ekzekutoj, 61 politikaj malliberulinoj de la prizono Evin anoncis kun iliaj familioj, ke ili komencos malsatstrikon la 25an de januaro kontraŭ la ekzekuto de la du junuloj.

Post la decido de la malliberulinoj komenci malsatstrikon, multaj artistoj kaj aktivuloj anoncis per deklaroj faritaj en retejoj, ke ili subtenos la malsatstrikon. Inter tiuj, kiuj faris deklaron figuras la artisto Mehdi Yarrahi, la ĵurnalisto Masih Alinejad, la poeto Hassan Homayun kaj la kurda politika malliberulino Zainab Jalalian.

 

Stop la ekzekutojn

Mehdi Yarrahi estis arestita la 30an de aŭgusto 2023 post lia protesto kontraŭ surhavo de fulardo en Irano kun la kanzono, kiun li komponis. Li estis poste liberigita kontraŭ kaŭcio. Li deklaris en la sociaj retoj: « Mi, kune kun 61 virinoj malliberigitaj pro opinio en Evin, mi komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ la ekzekuto de Mohammed Qabadlo ».        

La artisto Toomaj Salehi, enkarcerigita pro la kanzonoj, kiujn li komponis kaj verkis anoncis per mesaĝo, ke li komencos malsatstrikon por subteni la membrojn de sia familio. La deklaracio farita de la familio de Salehi estas la jena: « Post la murdo de Mohammad Qabadlo kaj Farhad Salimi, Salehi komencos malsatstrikon kun 61 politikaj malliberulinoj en la kvartalo de la virinoj de la prizono Evin. Stop la murdojn. »

Havana Tamisi, edzino de la kurda politika malliberulo Muhsin Mazlum, deklaris: « kiel liberecano kaj opozicianto al la reĝimo de la Islama Respubliko, mi deklaras mian malsatstrikon kun 61 malliberulinoj en Evin. Ekde nun, ne nur mia edzo Muhsin Mazlum, sed ankaŭ centoj da enkarcerigoj en tuta Irano atendas ekzekuton. Tiu registaro kaj nehumanaj murdoj ĉesigu. »  

La poeto Hassan Homayun siaflanke deklaris sur la sociaj retoj: « Ĵaŭdon 25an de januaro, mi nek manĝos nek drinkos por subteni la 61 malliberulinojn de la prizono Evin. »    

23/01/2024

Morto de Mahsa Amini en Irano : oka manifestacianto ekzekutita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/morto-de-mahsa-amini-en-irano-oka-manifestacianto-ekzekutita.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }