/image%2F0553642%2F20230916%2Fob_1ce306_iran-women-rebellion-grafikret-1.jpg)
16/09/2023
La memoro pri la irana junulino, mortigita de la reĝimo en 2022, plu estas vigla. Ŝi daŭre reprezentas la lukton kontraŭ subpremo de la virinoj kaj maljusteco.
La Irananoj, kiuj kontraŭas la reĝimon de la Islama Respubliko memorfestas sabaton 1an de septembro 2023 la unuan datrevenon de la morto en deteno de Mahsa Amini, evento kiu kaŭzis vastan protestmovadon. Ili denuncas novan efektivan represion por malkuraĝigi ĉiajn novajn manifestaciojn.
Mahsa Amini estas tiu kurda irananino 22-jara, mortinta post sia aresto la 16an de septembro 2022, ĉar ŝi supoze malobeis la striktan vestaĵkodon truditan al la virinoj, unu el la ideologiaj pilieroj de la Islama Respubliko de post la falo de la laika ŝaho en 2019.
551 manifestaciantoj estis mortigitaj
Ŝia familio asertas, ke ŝi mortis post frapoj al kapo, sed la aŭtoritatoj neas tiun version de la faktoj. Ŝia morto estis sekvata de koleraj manifestacioj grandparte kondukitaj de virinoj, kiuj malkaŝe defiis la reĝimon kaj skuis la aŭtoritatojn de la plej supera gvidanto, la ajatolo Ali Khamenej.
Sed post pluraj monatoj, la movado malvigliĝis fronte al represio, kiu kaŭzis la morton de 551 personoj, inkluzive de 68 infanoj kaj 49 virinoj, mortigitaj de la sekurecaj fortoj, laŭ la irana organizaĵo Irana Human Rights (IHR) bazita en Norvegio. Pli ol 22 000 personoj estis arestitaj, laŭ Internacia Amnestio.
« Sistema subpremo de la virinoj »
« La iranaj aŭtoritatoj provas silentigi la disidentecon por malhelpi la publikan memorfeston pri la morto en deteno de Mahsa Jina Amini, fariĝinta simbolo de la sistema subpremo de la virinoj, de la maljusteco kaj nepuniteco fare de la registaro », deklaris Tara Sepehri Far, esploristino pri Irano ĉe Human Rights Watch.
La aktivuloj asertas, ke la represio intensiĝis alproksimiĝante de la unua datreveno, celanta aparte la parencojn kaj amikojn de la personoj mortigitaj dum la manifestacioj, por certiĝi, ke ili ne esprimiĝu.
La familo Amini atente prigardita
S-ro Amin ekzemple deklaris al la persaj amaskomunikiloj bazitaj ekster Irano, ke li intencas organizi la memorfeston pri la morto de sia filino en ilia naskiĝurbo Sakezo, norde de Irano, loĝata de kurda loĝantaro.
Post tiu anonco, li ne estis arestita, sed unu el la onklinoj de Mahsa Amini, Safa Aeli estis siaflanke arestita en Seqez la 5an de septembro 2023.
« Sekurecaj fortoj » estis deplojitaj ĉirkaŭ la loĝejo de la familio en Sakezo, menciis sabaton la NRO Hengaw, kiu sekvas la situacion de la Kurdoj.
La membroj de la familioj de almenaŭ 36 personoj mortigitaj dum la represio estis pridemanditaj, arestitaj, persekutitaj aŭ kondamnitaj al malliberejo en aŭgusto, menciis siaflanke la Neegistara Organizaĵo Human Rights Watch (HRW).
Internaciaj kondamnoj
Tagon antaŭ tiu datreveno, Usono kaj ties okcidentaj aliancanoj, inkluzive de Unuiĝinta Reĝlando kaj Eŭropa Unio, trudis novajn punojn kontraŭ Irano pro la represio kontraŭ la manifestacioj.
Aliparte, leĝprojekto konata sub la nomo « subteno al la kulturo de la hiĝabo kaj de la ĉasteco », kiu antaŭvidas punojn multe pli severajn pro malobservado de la valida leĝaro ĉeestas nun ĉe la Irana Parlamento.