Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mars 2019 5 29 /03 /mars /2019 20:45

29/03/2019

La puĉo de 1964 instalis militan diktaturon en Brazilo dum 21 jaroj.

Tio estas tuta simbolo. Lundon 25an de marto, la prezidento de Brazilo ordonis, ke estu organizataj «necesan memorfeston» por la 55a datreveno de la puĉo de la 31a marto 1964, kiu instalis militan diktaturon dum 21 jaroj, anoncis lia porparolanto.

«Nia prezidento ordonis al la ministrejo pri Defendo organizi la necesan memorfeston ligitan al la 31an de marto 1964», deklaris al la gazetaro Otávio Régo Barros en la prezidenteca palaco de Planalto. Pridemandita pri la enhavo de tiuj solenaĵoj, li respondis: «ĉiu majoro elektos en propra garnizono, laŭ la kunteksto».

Jair Bolsonaro, eks-kapitano ĉe la paraŝutistoj, kaj kies registaro entenas ok militistojn inter la 22 ministroj, estas malkaŝa admiranto de la periodo de la diktaturo.

 

Murdoj, arbitraj enkarcerigoj kaj torturoj 

«La prezidento ne konsideras la 31an de marto 1964 kiel militan puĉon», precizigis la porparolanto. «Li konsideras, ke la kuniĝinta socio, sentante la danĝeron, kiun spertis la lando, tiam sukcesis, unuigante civilulojn kaj militistojn, savi la landon kaj refunkciigi ĝin».   

Sen tio, «hodiaŭ, ni havus ĉi tie ian registaron, bonan al neniu», li aldonis. Jair Bolsonaro, laŭdanto de la milita reĝimo en Brazilo, ankaŭ aprobis, de post lia enpostenigo la 1an de januaro, la aliajn militajn latinamerikajn diktaturojn de la jaroj 1970 kaj 80, kiel tiujn de la Paragvana Alfredo Stroessner (1954-1989) kaj de la Ĉilia Augusto Pinochet (1973-1990).

En junio 2016, Jair Bolsonaro jam asertis, en la radiostacio "Jovem Pan": «La eraro de la diktaturo estis, ke ĝi torturis sen mortigi». En aprilo 2016,  dum la seanco de la Ĉambro de la deputitoj, kie la eskigo de la prezidentino Dilma Rousseff (eks-gerilanino torturita de la militistoj) estis voĉdonita, Jair Bolsonaro dediĉis sian voĉdonon al la kolonelo, kiu estis la ĉefo de la spionservoj dum la diktaturo, akuzata pri almenaŭ ses murdoj akompanataj de torturo. «Memore al la kolonelo Alberto Brilhante Ustra, la terurulo de Rousseff (...), mi voĉdonas jese».

Laŭ la nacia komisiono pri la vero, dum la brazila diktaturo, 434 murdoj okazis, kaj centoj da arbitraj enkarcerigoj kaj torturoj de opoziciantoj.

Andre Penner / AP

30/03/2019

Brazilo: juĝistino malpermesas la memorfeston de la datreveno de la milita puĉo de 1964 deziratan de Bolsonaro

Bildo: Regimento de San-Paŭlo jam celebris tiun datrevenon.

Ŝi konsideras, ke tiu iniciativo estas «neakordigebla» kun la Konstitucio. Tiu puĉo instalis militan diktaturon dum 21 jaroj.

REUTERS/Ueslei Marcelino 

30/03/2019

Brazilo: la malpermeso de la memorfestoj de la puĉo de 1964 nuligita en apelacio  

Bildo: la generalo Edson Leal Pujol dum ceremonio, kiu markas la 55an datrevenon de la milita puĉo de 1964, la 29an de marto 2019 en Braziljo.

La antaŭa jura decido estis nuligita ekde la posta tago. Juĝo de brazila apelacia kortumo nuligis, sabaton 30an de marto, la decidon de alia juĝisto, kiu malpermesis la memorfeston de la 55a datreveno de la milita puĉo de 1964. En lia decido, la juĝo Maria do Carmo Cardoso de la apelacia kortumo TRF1, juĝis akceptinda apelacion de la brazila Ŝtato, kiu emfazis la fakton, ke «la demokratian Ŝtaton konsistigas pluralismo da ideoj»   

Jaŭdon, fronte al la polemiko, la prezidento Bolsonaro, kiu ĉiam laŭdis la militan diktaturon, nuancis siajn dirojn asertante, ke temas ne «pri  memorfesti, sed pri memorigi» tiun epizodon de la brazila historio. Militaj ceremonioj, kiuj memorfestis la 55 jarojn de la puĉo, kiu instalis 21-jaran diktaturon en Brazilo jam okazis en pluraj regimentoj ĵaŭdon kaj vendredon, kun legado de mesaĝo de la ministro, elvokante la necesecon starigi «remparon kontraŭ la totalismon».

Kun slogano «Neniam plu diktaturo», manifestacioj estas antaŭviditaj en pluraj brazilaj urboj.  

https://www.francetvinfo.fr/monde/bresil/bresil-l-interdiction-des-commemorations-du-coup-d-etat-de-1964-annulee-en-appel_3257787.html

AFP/Sergio Lima

01/04/2019

Brazilo : miloj da manifestaciantoj kontraŭ Bolsonaro kaj la diktaturo

«Neniam plu diktaturo», skandis miloj da personoj dimanĉon, dum la lando estas regata de prezidanto, kiu admiras la diktaturan periodon.

 

https://www.youtube.com/watch?v=feztbbveLoc

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }