Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2016 2 22 /11 /novembre /2016 13:30

22/11/2016

La infanoj de Alepo estas viktimoj de sendistingaj bombadoj kontraŭ la civiluloj. En tiu video, maldekstre: du lernejanoj el la kvartaloj sub kontrolo de la reĝimo, dekstre: knabino el la ribela kvartalo… Jen neelteneblaj kaj ripetitaj situacioj…

Hieraŭ, la tago estis sanga en la kvartalo Al-Farqan, en la okcidenta parto de Alepo. Ribela bombado mortigis almenaŭ ok infanojn, aĝajn de 6 ĝis 10 jaroj, kiuj troviĝis en la lernejo Saria Hasun. La atako mortigis ankaŭ du plenkreskulojn kaj vundis 70 personojn.

Situinta nord-okcidente de Sirio, Alepo estis, antaŭ la milito, la plej granda urbo de tiu lando kun 2,5 milionoj da loĝantoj.  Ĝi fariĝis la batalkampo de la reĝimo, kiu regas la Okcidentajn kvartalojn, kaj ribeluloj, ĉirkaŭitaj en la Orientaj kvartaloj.

De kvar monatoj, en tiu Orienta parto, loĝas pli ol 250.000 personoj. Mardon, post du semajnoj da batalhaltigo, rekomenco de bombadoj fare de la registaro kaj ties rusia aliancano, mortigis 115 personojn, inter kiuj 18 infanojn laŭ la Novaĵagentejo France Presse (AFP).

Krom tiuj bombadoj, perfortaj bataloj disvolviĝas surgrunde. La civiluloj troviĝas en katastrofa situacio, sen nutraĵhelpo kaj sen aliro al flegado, ĉar ĉiuj malsanulejoj estas detruitaj aŭ ne plu funkcias.  

La ĉi-suba filmo de la 19a de novembro, kaj retpoŝtita fare de la Aleppo Media Centre, grupo de ĵurnalistoj kaj raportistaj civitanoj, montras la rezulton de unu el tiuj bombadoj celantaj la malsanulejojn.

Ĉi-dimanĉon estis mortiga ankaŭ en la kvartalo Al-Sakhur, Oriente de Alepo. Ellasado de barelo da eksplodaĵoj mortigis la familion al-Bajtunji, per sufoko…

« Barelo da eksplodaĵoj falis ĉi tien, la odoro de kloro vastiĝis en la strato. Tuta familio vivis tie, 4 infanoj kaj ties gepatroj, ni provis revigligi ilin, sed ili ĉiuj estis mortintaj », eksplikas atestanto.

Damasko, plurfoje akuzita pri uzado de kloraj bomboj, neas.

Uzado de kloro kiel militaj armiloj estas malpermesita laŭ la konvencio pri kemiaj armiloj de 1993, ratifita de Sirio.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }