06/04/2024
Tiujn lastajn tagojn en Ukrainio, la rusiaj bombadoj multobliĝas kontraŭ loĝataj civilzonoj de la grandaj urboj de la lando. La dua urbo de la lando, Ĥarkivo, estis aparte celita, sed ĉi-vendrede 5an de aprilo ja Zaporiĵo estis tuŝita fare de misilaj frapoj, kiuj okazigis amenaŭ sep mortintojn kaj multajn vunditojn. La operaca strategio starigita de la rusia armeo dum tiuj bombadoj montras denove la intencan volon de Moskvo frapi la loĝantojn.
Vendredon 5an de aprilo vespere, kvin rusiaj balistikaj misiloj falis sur Zaporiĵon, sude de Ukrainio, en daŭro de du horoj, okazigante tri mortintojn en la civila loĝantaro kaj almenaŭ dek tri vunditojn. Verŝajne la rusia armeo volis celi la uzinon MotorSich, fabrikanto de motoroj de aviadiloj. Eble la Rusoj suspektis, ke ĝi akceptas aktivecojn de fabrikado aŭ milita riparado.
Malgrandaj komercejoj
Tamen, dum tiuj bombadoj, ĉirkaŭaj civilaj konstruaĵoj estis trafitaj, kaj ankaŭ malgrandaj kvartalaj komercejoj. Sed ĉefe, post unua misilo kontraŭ loĝata areo, dua misilo frapis samloken, trafante la sukuristojn kaj multajn ĵurnalistojn, kiuj venis al la lokoj de bombado.
Militkrimo
Tiu aranĝo nomata « duobla frapo » celas la homojn, kiuj troviĝas ĉe la loko de la unua bombospuro, okazigante viktimojn inter ili. La « duoblaj frapoj » estas konsiderataj kiel militkrimoj kaj estis amase uzitaj fare de la rusia aerarmeo en Sirio por helpi la reĝimon de Baŝar-al-Asad.
La samaj metodoj jam utiligitaj dum la sieĝo de Alepo estas nun efektivigitaj en la ukrainaj urboj.
16/03/2024
Ukrainio. 20 mortintoj kaj 75 vunditoj: la plej mortiga bombado kontraŭ Odeso de post la komenco de la milito
22/11/2016
Sirio: la infanoj de Alepo foroferitaj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/sirio-la-infanoj-de-alepo-foroferitaj.html
12/12/2023
Milito en Ukrainio: sur la militfronto, la soldatoj petas de la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne interrompu la liverojn de armiloj