Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2022 6 19 /03 /mars /2022 21:52

19/03/2022

Grupo de 128 Kubanoj, kiu partoprenis manifestaciojn de la 11a kaj 12a de julio 2021 en du kvartaloj de Havano estis kondamnitaj al punoj de 6 ĝis 30 jaroj da enkarcerigo, anoncis merkredon 16an de marto la Ĉefkortumo de la insulo. Ambaŭ kolektiĝoj estas konsiderataj kiel la plej perfortaj, kiuj okazos dum tiuj tagoj.

Dum procesoj, kiuj disvolviĝis inter la 14a de decembro kaj 3a de februaro, 129 Kubanoj estis juĝitaj, ĉar « ili plenumis kaj provokis gravajn tumultojn kaj vandalismajn deliktojn » dum la manifestacioj en la kvartaloj Diez de Octubre kaj La Guinera, menciis la Ĉefkortumo (TSP) en komunikaĵo publikigita en sia retejo.

El la 129 akuzitoj, 128 estis kulpigitaj pro ribelinstigo kaj ŝtelo, kaj du inter ili - Dayron Martin Rodriguez kaj Miguel Paez Estiven  - estis kondamnitaj ĝis tridek jaroj da malliberejo, precizigis la TSP.

Laŭ la komunikaĵo, la manifestaciantoj renversis veturilojn, interalie policajn patrolveturilojn kaj ĵetis ŝtonojn kaj brulbotelojn al policaj instalaĵoj kaj agentoj de la ministrejo pri internaj aferoj, kaŭzante « vundojn (...) kaj gravajn materialajn damaĝoj ».      

La 25an de januaro, la registaro menciis, ke 790 personoj, inter kiuj 55 malpli ol 18-jaraĝaj estis enkarcerigitaj pro la manifestacioj de julio. Tiam, 172 aliaj personoj estis jam kondamnitaj.

La NeRegistara Organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj Cubalex, bazita en Miamo opiniis, ke la punoj deciditaj dum la antaŭaj procesoj kontraŭ la manifestacioj de la 11a de julio estas ekscesaj kaj en kelkaj kazoj malobservas la garantiojn pri laŭregula proceduro. 

Laritza Diversent, direktorino de tiu NRO deklaris, ke la punoj deciditaj merkredon kreas precedencon, kiu havos konsekvencojn al la kuba socio.

« Dum la kuba reĝimo juĝas dekojn da aliaj manifestaciantoj de la 11a de julio surbaze de nejustaj akuzoj ni scias, ke tiuj severaj punoj estas uzataj por timigi la Kubanojn », pravigis lundon en Tvitero la ambasadejo de Usono en Havano.

Per la krioj « Liberecon ! » kaj « Ni malsatas », miloj da Kubanoj manifestaciis lundon 11an de julio en kvindek urboj de la lando.

Kubo spertas sian plej gravan ekonomian krizon en preskaŭ tridek jaroj, kio estas konsekvenco de la pandemio kaj de la usonaj punoj. Ĉiutage, tiu situacio instigas al migrado pli kaj pli da loĝantoj.  

01/02/2022

Kubo : almenaŭ 33 aliaj manifestaciantoj, inter kiuj ses neplenaĝuloj, estos juĝataj pro ribelinstigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/kubo-almenau-33-aliaj-manifestaciantoj-inter-kiuj-ses-neplenaguloj-estos-jugataj-pro-ribelinstigo.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }