Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 février 2024 2 20 /02 /février /2024 22:11
ALBERTO PEZZALI / AP

20/02/2024

Liaj subtenantoj alarmas pri la riskoj, kiuj pezas sur la vivo de la fondinto de Wikileaks, detenita de preskaŭ kvin jaroj en Unuiĝinta Reĝlando en afero starigita kiel simbolo de la minacoj kontraŭ gazetlibereco.

Julian Assange provas akiri de la brita justico lastan apelacion.

La brita justico ekzamenas mardon 20an kaj merkredon 21an de februaro la rifuzon permesi al la fondinto de Wikileaks apelacii pri sia ekstradicio al Usono, decidita en junio 2022 fare de la registaro de Boris Johnson. Li tie estus juĝata koncerne amasan malsekretigon de dokumentoj.

« Se li malsukcesas, apelacio ne plu eblos » en Unuiĝinta Reĝlando, substrekis lundon lia edzino Stella Assange, kun kiu li havis du infanojn, kiam li estis enfermita en la ambasadejo de Ekvadoro en la brita ĉefurbo.   

« Ni esperas havi sufiĉe da tempo por submeti la aferon ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj » por interveni, ŝi substrekis. Se li estas ekstradiciita, « li mortos », ŝi asertis pasintsemajne.  

Proksime de la aŭdienco, liaj subtenantoj alarmis pri la riskoj, kiuj pezas sur la vivo de tiu 52-jara Aŭstraliano. Li estas enkarcerigita de antaŭ kvin jaroj en Unuiĝinta Reĝlando en afero starigita kiel simbolo de la minacoj kontraŭ gazetlibereco.

En januaro 2021, la brita justico unue decidis favore al la fondinto de Wikileaks. Elvokante riskon de sinmortigo de Julian Assange, la juĝistino Vanessa Baraitser tiam rifuzis konsenti pri la ekstradicio. Sed tiu decido estis poste malkonfirmita.

 

Li riskas ĝis 175 jaroj da malliberejo

Provante trankviligi pri la traktado kion li travivos, Usono asertis, ke li ne estos enkarcerigita en la prizono de alta sekureco ADX de Florenco (Kolorado), kromnomita la « Alkatrazo de la Roka montaro ». La usonaj aŭtoritatoj garantias, ke li ricevos la necesajn medicinajn kaj psikologiajn flegadojn. Ili ankaŭ elvokis la eblecon, ke li povu efektivigi sian punon en Aŭstralio.        

Tiuj garantioj konvinkis la britan justicon, sed tute ne la subtenantojn de Julian Assange, kiuj denuncas politikajn persekutojn.    

Li riskas ĝis 175 jaroj da malliberejo, ĉar li publikigis ekde 2010 pli ol 700 000 konfidencajn dokumentojn pri la usonaj militistaj kaj diplomatiaj aktivecoj, specife en Irako kaj Afganio.

Inter ili figuris video montranta civilulojn, inter kiuj du ĵurnalistoj de la agentejo Reuters, pafmortigitaj el usona batalhelikoptero en Irako en julio 2007. Tiuj dokumentoj estis akiritaj danke al la usona soldatino Chelsea Manning. Kondamnita en aŭgusto 2013 ĝis 35 jaroj da malliberejo fare de militkortumo, ŝi estis liberigita post sep jaroj, dank’al puno mildigita de Barack Obama.

https://www.francetvinfo.fr/faits-divers/affaire/assange/julian-assange-tente-d-obtenir-de-la-justice-britannique-un-dernier-recours-contre-son-extradition-vers-les-etats-unis_6377131.html

https://www.youtube.com/watch?v=lTbopvxkJCU   

18/06/2022

Unuiĝinta Reĝlando konfirmas la ekstradicion de Julian Assange al Usono

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/unuiginta-reglando-konfirmas-la-ekstradicion-de-julian-assange-al-usono.html

05/08/2013

Bradley Manning : ne ĝismorta sed 136 jarojn da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/43ba9fd827a2770037816443ad51148c174df241

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }