Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 avril 2024 2 02 /04 /avril /2024 21:52
REUTERS - Pilar Olivares

02/04/2024

Ĉi-lunde 1an de aprilo markis la sesdekan datrevenon de la puĉo, kiu renversis Joao Gulart kaj starigis en Brazilo pli ol dudekjaran  militan diktaturon. Kolektiĝoj okazis en la tuta lando kun la slogano « Neniam plu diktaturo ». La kunteksto estas tikla ; la prezidento Lula rifuzis starigon de oficialaj ceremonioj.

Ni estas centre de Rio, fronte al forlasita konstruaĵo, kiu estis malliberejo por la opoziciuloj al la diktaturo. Luciana Lombardo estas historiistino. « Ene, kuŝas forlasitaj dokumentoj, granda sumo de materialo, ŝi sufloras. Sed la konstruaĵo estas en aĉa stato, tuta periodo de la Historo de la lando baldaŭ malaperos. »

Kolektiĝintaj kun la slogano « Neniam plu diktaturo », la aktivuloj kritikas la decidon de la prezidento Lula, kiu rifuzis organizi oficialajn ceremoniojn. Lucas Pedretti apartenas al la kolektivo « Memoroj, Justico kaj vero ». Laŭ li, « post la provo de puĉo de la 8a de januaro 2023, estas eĉ pli grava paroli pri la milita puĉo de 1964. Ni denove spertis aŭtoritatan minacon, kiu malfortigis la brazilan demokration », li opinias. Paroli pri la estinto ebligas kompreni nuntempon, laŭ Juliana Pimenta. Liaj gepatroj estis torturitaj dum la diktaturo. « Kiam oni provas silentigi movadon kiel tiu, kiu ekzistas hodiaŭ, oni traŭmatizas la homojn duan fojon. Ĉar rifuzi la memorlaboron, estas riski Historian ripetiĝon », asertas tiu psikiatro, kiu memorigas, ke ene de la ekstremdekstra registaro de Jair Bolsonaro, kelkaj politikaj famuloj estis malkaŝe nostalgiaj pri la milita diktaturo.

29/03/2019

Brazilo: Jair Bolsonaro ordonas memorfeston por la datreveno de la milita puĉo de 1964

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/brazilo-jair-bolsonaro-ordonas-memorfeston-por-la-datreveno-de-la-milita-puco-de-1964.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }